• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-29 10:03:40    
Arkeologo de Ruino de la dinastio Yin

cri

Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge en Kongreso pri Mondaj Kulturaj Heredaĵoj okazinta en Litovio, ĉina Ruino de la dinastio Yin estis enlistigita en katalogo de mondaj kulturaj heredaĵoj. Ĉina Ruino de la dinastio Yin estas grava ruino de ĉina frutempa civilizacio kaj abundas je arkeologiaj eltrovoj, kiuj surprizis la mondon. Nun ni konigos al vi faman arkeologon de Ruino de la dinastio Yin sinjoron Yang Xizhang.

La Flava Rivero estas ĉina patrina rivero, kiu originas el Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj pro milda klimato, la meza kaj malsupra basenoj de la rivero estas origina loko de ĉina frutempa civilizacio. La Ruino de la dinastio Yin kun areo de 24 kvadrataj kilometroj estas en la vilaĝo Xiaotun, urbeto Anyang de Henan-provinco laŭ la meza baseno de la rivero.

Ruino de la dinastio Yin (1300 a.K.-1046 a.K.) estas ruino de la posta periodo de la dinastio Shang antaŭ pli ol 3 mil jaroj, inkluzivas pli ol 20 vilaĝoj kun la vilaĝon Xiaotun kiel la centro. De la komenco de la pasinta jarcento ĝis nun, arkeologiaj laborantoj plurfoje faris elfosadon kaj oni trovis tie multajn ruinojn de maŭzoleoj kaj palacoj kaj grandan kvanton da kulturaj objektoj, kiaj skribaĵoj sur testudaj ŝeloj, bronzaĵoj, jadaĵoj kaj ceramikaĵoj, tio havas gravan signifon por esplori ĉinan frutempan civilizacion.

Sinjoro Yang Xizhang, 70-jara en la kuranta jaro, estas elstaraj specialistoj meze de granda nombro da arkeologoj pri Ruino de la dinastio Yin.

En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, Yang Xizhang diplomiĝis el fako de arkeologio de Pekina Universitato. En 1958, 22-jara Yang Xizhang eniris en arkeologian esploran instituton de Ĉina Sociologia Akademio. Ĝi estas potenca arkeologia instituto en Ĉinio kaj havas laborstaciojn en tutlandaj gravaj arkeologiaj lokoj.

4 jarojn post sia eniro en la instituton, Yang Xizhang estis ekspedita al arkeologia laborstacio en Anyang kaj partoprenis en elfosa kaj esplora laboro de la Ruino de la dinastio Yin. Ekster lia imago, la ekspedo daŭras je 40 jaroj kaj lia vivo kaj laboro estas dividita en du lokoj, Pekino kaj Anyang. Tamen Yang Xizhang neniam plendis pri tio. Li diris:

"Estro ekspedis min al tiu loko por elfosi ruinon, do mi paŝo post paŝo profunde faris esploron pri la ruino kaj reaperigis ĝian originan vizaĝon."