• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-29 10:20:59    
Franco Le Blainvaux

cri
Shenlong-Aŭta Kompanio estas grandskala entrepreno por produkti aŭtojn. Ĝi estas investita kune de franca kompanio nomata Peugeot Citroen kaj ĉina Dongfeng-Aŭta Kompanio. Ĝi ankaŭ estas plej granda investa programo de Francio en Ĉinio. La aŭtoj produktitaj de la kompanio estas intimaj al ĉinoj. Ĝuste pro tiu programo, pli kaj pli multe da fracanoj venis al Ĉinio. En hodiaŭa programereto, mi konigos al vi unu el ili nomata Le Blainvaux.

Le Blainvaux estas entreprenestro de franca flanko de iu subfabriko de Shenlong-Aŭta Kompanio en Hubei-provinco. Antaŭ 11 jaroj, post fondiĝo de Shenlong-Aŭta Kompanio, pro malproksimeco kaj manko de kono pri Ĉinio, multe da francano ne volis labori en Ĉinio. Tamen Le Blainvaux volonta disvolvi sian karieron iniciateme fariĝis fabrikestro en urbeto Xiangfan. Tiu fabriko ĉefe produktis motoron kaj aiajn gravajn maŝinpartojn.

Le Blainvaux klare memoras, ke tiam la fabrikejo estas virga terom nur estis 60 laboristoj. Li estis sola francano tie. En la venontaj 3 jaroj, Le Blainvaux kaj liaj laboristoj kune forigis multe da malfacilaĵoj kaj multe ŝanĝis la fabrikon. Nun jam estas pli o 1000 laboristoj en la fabriko. Ĝi povas produkti ĉian ajn motorojn de Shenlong-Aŭta Kompanio.

Antaŭe en okuloj de Le Blainvaux, Ĉinio estas malproksima kaj mistera lando. En la 3 jaroj, li propraokule vidis la ĉarmon kaj ŝanĝiĝon de Ĉinio.

"Mi opinias, ke Ĉinio disvolviĝas rapidege. Lastajare Ĉinio ŝanĝis multe. Ekzemple vastiĝis la strato. Aperis multe da ŝoseoj kaj viaduktoj. La entreprenoj en ĉiuj kampoj rapidege disvolviĝas. Certe ankaŭ aŭta industrio disvolviĝas rapide."

En 1998, finiĝis 3-jara servoperiodo de Le Blainvaux en Ĉinio. Laŭ regularo de la kompanio, li devis reveni al Francio. Le Blainvaux kaj liaj ekzino kaj infanoj malfacile disiĝis kun Ĉinio. En tiuj tagoj, ili faris aĉetadon ĉiu-tage. Tiuj vendaĵoj plenigis la tutan konteneron. La kontenero portis ĉiun bonan memoron de familio Le Blainvaux al Ĉinio.

Reveninte al Francio Le Blainvaux ankoraŭ rememoris Ĉinion. Ĉiu-tage li zorgis pri ĉinaj novaĵoj. Li sincere ĝojas vidinte disvolviĝadon de Ĉinio, precipe de Shenlong-Aŭta Kompanio. Sekve de bona disvolviĝo de Shenlong-Aŭta Kompanio en Ĉinio, estas tre honore, ke oni laboras en Ĉinio. Tamen laŭ regularo de la kompanio, ĉiu laboranto nur havas unu ŝancon por labori en Ĉinio.

Eble la sincereco de Le Blainvaux kortuŝis lian gvidanton. En 2005, li estis sendita labori en Ĉinio duafoje.

En la majo de tiu-jaro, Le Blainvaux servis kiel la estro de la fabriko en la urbo Wuhan. Tamen la konkurso de aktuala aŭta merkato de Ĉinio estas pli furioza ol la antaŭ 10 jaroj. Por sukcesi en la konkurso, Le Blainvaux pene laboras. Post matenkunveno je la 8-a ĉiu-tage, serioze li faris inspektadon en ĉiu laborejo kaj solvis la problemon kune kun teknikistoj.