• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-09 09:47:16    
Yang Xizhang kaj lia kariero pri esploro de la Ruino de la dinastio Yin

cri

Yang Xizhang naskiĝis en la ĉina Suzhou, akvoriĉa urbo. Troviĝas multaj diferencoj pri manĝado, moro kaj vivkutimoj inter Suzhou kaj Henan-provinco en la ĉina norda landparto. Krom tio, laborstacio estas en dezerto kun ege simpla vivkondiĉo. Fraŭlino, kiu poste fariĝis lia edzino en 1963, neniam imagis, ke ŝia familia vivo kun la eleganta viro estas disiĝo dum la preskaŭ tuta vivo kaj eĉ post emeritiĝo de sia edzo, li ankoraŭ estas okupita ĉe arkeologia loko. Yang Xizhang diris al sia maljuna edzino, ke ankoraŭ restas multaj elfositaj materialoj, kiuj bezonas esti ordigataj kaj laborraporto de arkeologio ne estas plenumata."

Se oni diras, ke komence Yang Xizhang havas pensmanieron pri mistero kaj ĉaso de kuriozaĵoj, do en postaj pli ol 40 jaroj por esplori la Ruinon de la dinastio Yin, lia laboro estas neinteresa kaj enuiga. Ĉar en plejparto de tempo en ĉiu tago, li vizaĝis al kavoj, tamen ne devis malzorgi pri elfosado, ĉar probable testuda ŝelo kaj ceramika peco estas trovotaj kaj tio eble estas aŭspicio de mirinda eltrovo. En 1990, Yang Xizhang renkontis tian bonŝancon.

En 1990, Yang Xizhang prezidis elfosadon de 160 maŭzoleoj en Guojiazhuang. Ekster lia prognozo, ĝi estas nobela maŭzoleo kaj bone konservata. Pro tiu ĉi elfosado, 349 relikvoj estis elterigataj kaj tio estas unu el dek arkeologiaj novaj eltrovoj en tiu jaro en Ĉinio. Laŭ Yang Xizhang, ne nur nobela maŭzoleo sed ankaŭ civitana maŭzoleo havas enhavoriĉan civilizacian informon. Li diris:

"Ankaŭ el malgranda maŭzoleo ni havas rikolton, ekzemple en Anyang elteriĝis aroj da malgrandaj maŭzoleoj kaj ni povas fari esploron pri tiama klana organizo laŭ aranĝo de tiuj maŭzoleoj. Antaŭe ni ne solvis la problemon. Ĝi estas grava eltrovo en arkeologio de la Ruino de la dinastio Yin."

Krom ĉeloka elfosado, ankaŭ ordigo de elfosa raporto estas grava kaj nemankigebla laboro, nur kiam arkeologia elfosado formas sciencan skriban raporton, tiam aliaj erudiciuloj povas citi ĝin. Ĝis nun ĉiu elfosado prezidita de Yang Xizhang havas altkvalitan arkeologian raporton por esti publikigata kaj sur tiu bazo, li publikigis multe da akademiaj verkoj kaj ĉiu el ili havas grandan influon. Pri tio, Yang Xizhang diris:

"Mi kontribuis mian tutan vivon al elfosado, kompreno kaj esploro de la ruino. Povas esti dirite, ke mi faras laboron sur bazo de antaŭuloj kaj posteuloj povos rapide pluapaŝe disvolvi la laboron surbaze de nia laboro. Por mi la rikolto estas granda kaj vivvaloro kaj idealo realiĝis."

Meze de arkeologiaj laborantoj por esplori la Ruinon de la dinastio Yin, Yang Xizhang kontribuis sian forton. Lastatempe la ruino estis enlistigita en katalogo de mondaj kulturaj heredaĵoj. Kiel erudiciulo, Yang Xizhang sentas trankvilon pri tio, ke ĝia kultura valoro estas senĉese komprenata kaj agnoskata de la mondo.