• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-09 10:50:18    
Alvoko al Ago-Tago en 2006

cri
Karaj amikoj, antaŭ jam longa tempo oni decidis dediĉi la unuan sabaton de oktobro al la "Ago-Tago", tio estas al tago de agado por informi pri Esperanto kaj pri la ideoj de la movado por la internacia lingvo. Ĉi-jare tiu unua sabato estas la 7-a de oktobro 2006.

Kiel kutime la Estraro de UEA invitas ĉiujn partopreni la Ago-Tagon je

la plej alta agad-nivelo ebla laŭ la lokaj kondiĉoj. Kvankam ĝenerale vi prezentos Esperanton laŭ la normalaj ideoj de nia movado, kie necesos aparta temo, tiu povas esti kunligata kun la rezolucio de la lasta Universala Kongreso en Florenco: "Esperanto kiel rimedo por

daŭropova pluvivo de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj".

Fakte ni volas defendi ĉiujn lingvojn, la naciajn lingvojn grandajn kaj

malgrandajn, la malplimultajn lingvojn, kaj de historie ĉeestantaj kaj de enmigrintaj grupoj. Tie kuŝas nia malsameco rilate al tiuj, kiuj okupiĝas nur pri efikeco en komunikado de la supro al la malsupro (internacie kaj ensocie), kaj kiuj ŝovas la pezon de la komprenado kaj la problemojn de lingvo-lernado al la internacie kaj ensocie malplej fortaj hom-grupoj.

Dum la komitataj diskutoj en Florenco estis reprenitaj la konsideroj pri la neceso havi malsamajn ago-tagojn en malsamaj mondo-partoj, ĉar oni devas konsideri ĉefe la malsamajn momentojn, en kiuj finiĝas la ferioj kaj rekomenĉigas la labor-jaro. Tio estas nun efektiviginda pro la reala tutmondeco de Esperanto. En ĉi tiu transira jaro okazu diskutoj en ĉiuj mondopartoj inter esperantistoj pri la plej bona periodo kaj tago en la koncerna mondoparto kaj ankaŭ okazu apartaj provoj de ago-tago en la elektita periodo. Tiuj kromaj ago-tagoj aldoniĝu al la nun anoncata tago.

Cetere en Eŭropo mem oportunus ligi la Ago-Tagon al la dato de la 26-a de septembro, Eŭropa Tago de Lingvoj, kiu ne estas malproksima de la unua sabato de oktobro. Ni invitas ĉiujn esperantistojn loĝantajn en la landoj de la Konsilantaro de Eŭropo ligi Esperanton al la jam antaŭviditaj lingvaj eventoj, cetere videblaj en http://www.ecml.at/edl/find.asp?s=EV, kaj al kiuj oni povas facile kaj libere aldoni tiujn pri Esperanto.

La devizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj estas: "Celebri lingvan diversecon, multlingvecon kaj dumvivan lingvolernadon", sed la reta paĝaro pri la tago estas nur en du grandaj lingvoj.

Ni akceptas ilian devizon kaj sincere aplaŭdas je ĝi, sed ni devas komprenigi al ili kaj ĉefe al niaj kuncivitanoj, ke lingva diverseco kaj multlingveco povas flori stabile kaj pluekzisti nur se oni permesos al Esperanto ŝirmi la ceterajn lingvojn. Esperanto povas fari tion, ĉar pro manko de grupo, kiu utiligas ĝin por altrudi apartan kulturon kaj en la fino la superregadon de la anoj de tiu kulturo, ĝi estas la sola internacia lingvo ne-lingvo-vora.

Aldone: verkinto de la artikolo estas Renato Corsetti, Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.