• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-09 17:07:58    
Posttertrema rekonstruado en Pakistano iras orde, sed malfacile

cri

La 8-an oktobre de la lasta jaro forta tertremo trafis la tutan sudazian subkontinenton. La tertremo detruis plejparton de infrastrukturoj en Nordokcidenta Landlima Provinco, Kaŝmiro kaj aliaj pluraj regionoj de Pakistano. Ĉirkaŭ 73 mil pakistananoj mortis kaj pli ol 3,5 milionoj da loĝantoj perdis la hejmon. Okaze de la unua datreveno de la tertremo nia raportisto vizitis Pakistanon por koni la rekonstruadon.

La urbeto Balakot troviĝas en la Nordokcidenta Landlima Provinco de Pakistano kaj estas unu el la regionoj, plej serioze detruitaj de la tertremo. En iu portempa lernejo de tiu ĉi urbeto la raportisto vidis, ke laborantoj el loka neregistara organizo trejnas instruistojn. Sardar Muhammad Khalid, oficisto de tiu ĉi organizo, diris al nia raportisto, "Ni respondecas pri trejnado de instruistoj el 10 proksimaj lernejoj. Instruistoj, kiujn vi vidis, akceptas trejnadon kaj lernas kiel servi al lernantoj. Lernejoj plejparte funkcias en tendoj, pro tio lernantoj estas depremitaj. Ni esperas revenigi ilin al sana vivo. Mi estas konvinkita, ke per nia klopodo ni ŝanĝos la katastrofon en la ŝancon disvastigi edukadon."

La tertremo alportis al loĝantoj grandan vundon, tamen infanoj ne perdis la ŝancon plue akcepti edukadon. Diversaj rondoj de la socio kondukas la rekonstruadon per efektiva ago. En la urbeto Balakot ĉie videblas ruinoj postlasitaj de la tertremo, tamen ambaŭflanke de ŝoseo vilaĝoj konsistantaj el tendoj dissemiĝis orde, diversaj butikoj prosperas, kaj loĝantoj montris malpezan mienon.

Simila sceno aperis ankaŭ en la kaŝmira ĉefurbo Muzaffarabad kaj proksimaj regionoj. Muhammad Raja estas posedanto de iu kukejo. Liaj filino kaj plijuna frato mortis en la tertremo. Li tamen estas optimisma pri la estonteca vivo. Li diris, "Ĉio pliboniĝas. Ni vidis iujn avangardajn objektojn, kiujn ni ne vidis antaŭe. Mi opinias, ke la vivo pliboniĝos."

Veturinte je duona horo de Muzaffarabad al Kaŝmiro, raportisto venis al la vilaĝo Mujihoi, troviĝanta en rivera valo kaj serioze detruita de la tertremo. Vilaĝanoj plejparte jam enloĝiĝis en novaj domoj, konstruitaj el brikoj kaj ekipitaj per necesaj uzaĵoj. Multaj vilaĝanoj esprimis dankon al Ĉinio pro la helpo. Iuj geedzoj diris al raportisto, "Ĉinoj donacis al ni bonkvalitan litkovrilon, nutraĵojn kaj multajn kuirilojn. Ni bone konservas ilin."

Por intensigi rekonstruadon la pakistana registaro fondis institucion, respondecan pri la rekonstruado, en la komenco de la kuranta jaro. La institucio disdonis miliardon da usonaj dolaroj al loĝantoj suferintaj la tertremon kaj liveris loĝejon al 95% de loĝantoj. La pakistana registaro ankaŭ nuligis ŝuldon al familioj, kies leĝejoj estis detruitaj de la tertremo, kaj al kamparanoj. Pro klopodo de diversaj flankoj, en tiuj ĉi regionoj edukado, kuracado, telekomuniko, trafiko, elektrolivero, akvoprovizado kaj aliaj infrastrukturoj iom post iom refunkcias.