• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 15:45:00    
Nombro de eksterkapitalaj asekuraj korporacioj en Ĉinio atingis 40

cri
Nombro de eksterkapitalaj asekuraj korporacioj en Ĉinio atingis 40

La 11-an de oktobro en Pekino, sinjoro Li Kemu, vicprezidanto de ĉina Asekura Kontrola kaj Administra Komitato, diris, ke la nombro de eksterkapitalaj asekuraj korporacioj en Ĉinio jam atingis 40.

Tiutage en gazetara konferenco, okazigita de novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Li Kemu diris, ke en la fino de 2004 finiĝis la transira periodo de aliĝo al la Monda Komerca Organizo de la ĉina asekura fako kaj Ĉinio realigis ĉiuflankan eksteran malfermon de la asekura fako. En 2005, eksterkapitalaj asekuraj korporacioj okupis 6,7% de la ĉina asekura merkato.

Laŭ konigo, la asekura fako estas unu el fakoj, kiuj disvolviĝis plej rapide en la ĉina nacia ekonomio.

Okazas pinta forumo de liberakomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj

La 10-an de oktobro en Pekino, okazis la tria pinta forumo de liberakomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Registaraj oficistoj el Ĉinio kaj landoj de la asocio, personoj en la komerca rondo, specialistoj kaj erudiciuloj, sume pli ol 200 homoj faras profundan diskuton pri tio, kiel oni plifortigu kaj plibonigu entreprenan kunlaboron en periodo de merkata malfermo de la du flankoj.

Vicestro de Internacia Departemento sub la ĉina Komerca Ministerio sinjoro Yin Zonghua esprimis, ke depost stariĝo de oficiala liberakomerca regiono inter Ĉinio kaj la asocio en 2002, la du flankoj laŭ promeso plivastigi reciprokan merkatan malferman gradon, paŝo post paŝo reduktas komercan doganon. Ĝis 2010 pli ol 90% da varoj importotaj de Ĉinio el la asocio estos kun nula dogano. Konstruo de liberakomerca regiono havas gravan signifon pri kunlaboro inter ĉinaj entreprenoj kaj tiuj de la asocio kaj precipe al entreprenoj, kiuj okupiĝas pri importo kaj eksporto.

Laŭ konigo, nun konstruo de liberakomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam eniras en periodo de ĉiuflanka kaj esenca funkciado kaj kunlaboro de duflankaj entreprenoj evidente pliiĝas.

Entreprenoj de ŝuoj en Zhejiang, Guangzhou kaj Fujian de Ĉinio koaliciĝis por oponi kontraŭ la kontraŭdumpinga ago de EU

La 9-an de oktobro, la asocioj pri ŝuoj de Zhejiang, Guangdong kaj Fujian de Ĉinio publikigis deklaron pri la kontraŭdumpinga arbitracio al ĉinaj ŝuoj, kaj esprimis "fortan malkontenton kaj proteston" al la arbitracio.

Ĉinio enspezis pli ol 460 miliardojn da juanoj el dogana imposto en antaŭaj 9 monatoj

La 10-an de oktobro la ĉina Ĝenerala Dogana Administracio anoncis, ke en la antaŭaj 9 monatoj de la kuranta jaro Ĉinio enspezis pli ol 460 miliardojn da juanoj el dogana imposto, plimulte je ĉirkaŭ 20% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro.