• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 15:48:33    
Spertado pri interesa vivo de fiŝistoj en Haiyang

cri
Inter la turismaj itineroj en Ĉinio estas tre interesa ero, t.e. vojaĝi al marbordo por sperti la fiŝistan vivon. Hodiaŭ ni konigu al vi la urbon Haiyang de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, kie tiu itinero estas tre ŝatata.

Facile troveblas la urbo Haiyang sur mapo de la provinco Shandong. Ĝi proksimas al la vaste konataj turismaj urboj Qingdao, Yantai kaj Weihai, kaj necesas nur la tri-hora veturado de Haiyang ĝis ĉiu el tiuj tri urboj.

Kompare kun la supremenciitaj tri famaj turismaj urboj, Haiyang estas novico. Ĝia dekmil-metra ore brila strando fierinda por Haiyang-anoj estis konata de turistoj nur en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj belaj vilaoj en la turisma feriejo estis ekkonstruitaj en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento. Pro tio, ofte okazas, ke la freŝa ĉarmo kaj agrabla kvieto de Haiyang ĝoje surprizis turistojn ĵus alvenintajn.

Dormo sur la terlito de fiŝista familio nokte, manĝado de maraj frandaĵoj tage kaj kaptado de fiŝoj surmare estas karakteriza turisma aktivado iniciatita de la loka registaro laŭ lokaj cirkonstancoj, kaj tio estas tre plaĉa al turistoj.

Por fiŝistoj, flusado kaj malflusado de mara akvo estas kutima afero, tamen por turistoj, kiuj unuafoje venis al marbordo, nur babilado kun fiŝistoj ĵus revenintaj de fiŝkaptado surmare, estas interesa kaj emocia.

Ĉe marbordo, fiŝisto nomata Li Desheng ĵus revenis de sur maro post fiŝkaptado, kondukante turistojn. Pluraj turistoj allogataj de freŝaj fiŝoj en lia korbo, ĉirkaŭis lin por aĉeto. La fiŝisto Li Desheng diris, ke lia fiŝ-reto estas fiksita en malprofundejo de la maro. Frumatene, kondukante turistojn, li veturis tien por eltiri la fiŝ-reton, en kiu jam troviĝis multaj fiŝoj el diversaj grandecoj.

La unua elekto por turistoj estas stiri ŝipojn kaj fari fiŝkaptadon sur maro, por sperti mirindajn pejzaĝojn de maro kaj percepti kontentiĝon post konkero super maro. Kaj ankaŭ kolektado de maraj estaĵoj post fluso estas tre plaĉa aktivado por turistoj. Kiam maro flusas, la strando estas subakvigita, kaj post la fluso, oni povas kolekti diversspecajn estaĵojn de la maro restantajn sur la strando, ekzemple konkoj, fiŝetoj kaj salikoketoj.