• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 16:52:44    
2200-jara antikva urbo Fuzhou

cri
Fuzhou estas ĉefurbo de Fujian-provinco ĉe sudorienta marbordo de Ĉinio. Oriente de ĝi estas Taiwan-markolo. Minjiang-rivero fluas tra la urbo kaj eniras la Orientan Ĉinan Maron.

Fama pro siaj historiaj objektoj, Fuzhou estas turisma urbo. Tie naskiĝis kaj eterne ripozas nacia heroo Lin Zexu (1785-1850, politikisto en Qing-dinastio, kiu konfiskis kaj forbruligis opion de okcidentaj komercistaĉoj. Poste okazis la Opia Milito). Tamburo-monto havas multajn vidindaĵojn, kiaj grandioza antikva templo, Lingyuan-kaverno, surskriboj de antikvaj intelektuloj. La Okcidenta Lago de Fuzhou ĉarmas kiel la fama Okcidenta Lago en Hangzhou. En maro ĉe Fuzhou staras efloreska granito simila al giganta Budho. Tie kuŝas ankaŭ termika fonto. Famaj estas ĝiaj tradiciaj metiartaĵoj, kiaj lak-metiartaĵoj kaj skulptaĵoj el ŝtono de Shoushan-monto. Min-pladoj kun la Fuzhou-aj kiel reprezentanto estas unu el la 8 famaj specoj de ĉinaj pladoj.

Min-pladoj estas nomataj ankaŭ tiuj de Fujian, ĉar antaŭ pli ol 2 000 jaroj, la lokanoj estis nomataj Minyue. Do la lokon oni nomas Min aŭ Minyue. Tiam Fujian estis virga kaj sovaĝa kompare kun la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero, tamen la nordo de Fujian estis pli frue ekspluatita. Antaŭ 3 000 jaroj, Fujian eniris la epokon de la bronzo same kiel la centra regiono de Ĉinio. En la periodo Militantaj Regnoj (475 a.K.- 221 a.K.), la kulturo de la centra regiono kaj la regnoj Wu kaj Yue (nunaj Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj) enkondukiĝis en Minyue. En 202 a.K. la unua imperiestro de Han-dinastio nomumis Wuzhu regnestro de Minyue, kaj fondis ĝian ĉefurbon en Ye (nuna Yeshan-monto en Fuzhou). Tio markis naskiĝon de la urbo Fuzhou antŭ 2 200 jaroj.

La urbo Ye konstruiĝis ĉe la monto. Ĝi estis kvadrata kaj malgranda kun pordoj en la oriento, okcidento kaj sudo. En la urbo loĝis ĉefe reĝa familio, oficistoj kaj soldatoj. Ĝi famiĝis pro sia fand-entrepreno. Ĉirkaŭ la 4-a kaj 5-a jarcentoj, okazis militoj en la centra Ĉinio, tamen en Minyue regis paco. Multaj homoj transloĝiĝis tien por terkulturado, tio intimigis la kulturon de Minyue al tiu de aliaj lokoj. Rapide evoluis la socio kaj ekonomio, kaj pligrandiĝis la urbaj kvartaloj. En la 8-a jarcento oni ekuzis la nomon Fuzhou anstataŭ Ye, kiu ampleksis ankaŭ ĉirkaŭajn tri belajn montojn. Tiel Fuzhou ekhavis la trajton "urbo en la montoj, montoj en la urbo". Meze de la 11-a jarcento, por batali kontraŭ trosekeco kaj inundo, Fuzhou-anoj multe plantis banjanojn. Post 20 jaroj tie ĉie verdiĝis kaj Fuzhou ricevis la nomon "urbo de banjanoj". Ĉiufoje, post pligrandigo de la urbo, oni konstruis novan ĉirkaŭfosaĵon. Post la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279), tiuj fosaĵoj kaj Minjiang-rivero interligiĝis, kaj Fuzhou ektrovis sin en la sino de kanaloj kaj riveroj. En la 13-a jc. pro prosperiĝo de mara transportado kaj komercado, la urbo etendiĝis suden. En 1302 oni konstruis la unuan ponton super Minjiang-rivero. La ŝtona ponto kun bele gravuritaj balustradoj longas 570 metrojn. Itala vojaĝisto Marko Polo en sia noto priskribis la belecon kaj riĉecon de Fuzhou: "Fluas tra la urbo rivero, ambaŭborde de ĝi staras belaj domoj. Multaj ŝipoj portas varojn, ĉefe sukeron. Ĉi tie estas multaj belaj ĝardenoj. Bonodoras fruktarboj."