• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 17:22:01    
(foto) Ekspozicioj de italaj artaĵoj starigis novan Silkan Vojon

cri

La 9-an de septembro en Ĉina Galerio inaŭguriĝis ekspozicioj de italaj artaĵoj. Kiel grava aranĝo de la Itala Jaro en Ĉinio, la ekspozicioj en unu monato prezentis al ĉinaj vizitantoj kvintesencon de italaj artaĵoj kaj riĉigis la imagon pri Italio.

Estas surprize, ke la modoprezentado okazis en Ĉina Galerio. Blanka T-forma scenejo estis reliefe brila kontraste kun la majesta kaj antikveca galerio en ĉina tradicia arkitekturo. Dekoj da ĉinaj kaj alilandaj modelinoj prezentis al vizitantoj modajn fasonojn de la fama marko Valentino. Apero de klasikaj vespervestoj en ruĝa koloro tuj gajnis varman aplaŭdon. Laŭ sinjoro Giovinui Di Salvo, ĝenerala manaĝero de la firmao Valentino, respondeca pri la azi-pacifika regiono, ruĝo estas tipa koloro de Valentino, kaj la prezentitaj 25 vespervestoj estis klasikaj fasonoj, desegnitaj de la firmao en lastaj 30 jaroj. Li emfazis, ke la prezentitaj vespervestoj havas apartan signifon, ĉar la ĉina ruĝo simbolas Ĉinion. Li diris, "Ruĝo ĉiam estas tipa koloro de virinaj vestoj kaj konformas al la ĉina karakterizo. Laŭ ni, estas neniu alia koloro pli taŭga ol ruĝo, kiu simbolas varmon kaj feliĉon ankaŭ en Ĉinio, kaj ni prezentas tiujn ruĝajn vestojn por solene inaŭguri la ekspoziciojn."

Sekve de la modoprezentado inaŭguriĝis ankaŭ ekspozicioj pri italaj artaĵoj kaj kulturo. En la ekspozicio pri italaj artaĵoj en la 20-a jarcento oni eksponis verkojn de italaj pentristoj, kiuj ĝuas grandan famecon en la moderna historio, ekzemple de Boccioni Umberro, Severini, Enzo Cucchi. Tiuj verkoj klare montras evoluon de la itala pikturo en la 20-a jarcento. Ekspozicio pri itala desegno en pasintaj 50 jaroj okazis en salono kvazaŭ delikata ĉambro moderne ekipita kaj meblita per freŝaj kuiriloj, modaj lampoj, komfortaj seĝoj, litoj, kaj diversaj ĉiutagaj uzaĵoj, kiuj rivelas perfektan kombinon de italaj desegno kaj industria tekniko. En tiu ĉi ekspozicio partoprenis ankaŭ la fama itala ornamaĵa firmao Arezzo. Pli ol 200 delikataj ornamaĵoj, interalie kapornamaĵo, farita antaŭ pli ol 2 600 jaroj, diversaj mirindaj verkoj de famaj pentristoj, skulptistoj, arkitektoj kaj vestaĵaj desegnistoj. Alessandro Kokocinski, fama itala artisto, prezentis siajn verkojn, plenumitajn per aparta maniero kombina kun skulpturo, dekoracio kaj pikturo. Lia verko kun la temo pri Dia Komedio de Danto havas bildojn kaj desegnaĵojn inspiriĝintajn el antikvaj mitoj kaj kristanisma arto kaj ankaŭ modernan karakterizon. Tamen tiu ĉi verko estas malfacile komprenebla por ĉinoj.

Raportisto vidis, ke multaj vizitantoj vigle fotiĝas antaŭ la prezentado de ruĝaj vespervestoj. Fraŭlino Sun Yujie diris al raportisto, "Mi deziras registri tiun ĉi belan momenton. Kiel mondfama firmao Valentino prezentas al ni klasikajn fasonojn, verkitajn en pasintaj 30 jaroj. Tio estas tre malofta ŝanco por ni. Mi opinias, ke la ekspozicioj kombinis modon kun arto kaj diskonigas arton al la publiko. Tiu ĉi maniero estas akceptebla por ordinaraj homoj."

Estas tre interese, ke post vizito iuj estis konfuzitaj, ke tio, kion ili vidis en la ekspozicioj, estas multe diferenca de ilia imago pri Italio. Sinjorino Cao Yuxuan diris, "La eksponataj objektoj estas tre modernaj kaj modaj. Mi dubas, ĉu ili apartenas al Italio? Laŭ mia imago, la itala kulturo estas tre tradicia. La ekspozicioj temas pri modernaj artaĵoj, kiujn mi ne bone komprenas, tamen mi povas akcepti ilin, kvankam al ili mankas itala karaterizo. Kompare, la modoprezentado de Valentino estas tradicia kaj luksa kaj reprezentas la italan kulturon.

Ekster supozo de ĉinaj vizitantoj la ekspozicioj kombinis modernan arton kun la tradicia itala kulturo. Eble tio estas ĝuste unu el celoj de organizantoj por riĉigi la imagon de vizitantoj pri Italio kaj por ke ĉinoj pli bone konu la nunan Italion. Sinjoro Gabriele Menegatti, la itala ambasadoro en Ĉinio, diris al raportisto, ke antaŭ 2 000 jaroj inter Ĉinio kaj Romio, la du antikvaj landoj estis Silka Vojo kiel la grava ponto por interfluo, kaj nun la kultura interfluo servos kiel nova Silka Vojo inter la du landoj. Li diris, "Okazigo de la Itala Jaro en Ĉinio havas du celojn por ke pli da ĉinoj konu la italan antikvan kulturon, kaj por ke ordinaraj ĉinoj konu la italan modernan arton. Eble ni jam realigis parton de la celoj. Fakte ni havas la trian celon starigi longdaŭrajn rilatojn inter kulturaj rondoj de la du landoj por interfluo kaj kunlaboro. Ni esperas profundigi tiujn interfluon kaj kunlaboron. Inter la du antikaj landoj estis la Silka Vojo, kaj nun ni prenas kulturan interfluon kiel la novan Silkan Vojon."