• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-12 17:11:35    
Disvolviĝo de surretaj muzikaĵoj estas atentata de profesiuloj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge, en la malgranda urbo Dujiangyan, ĉina sudokcidenta landparto, fermiĝis la unua festivalo de surretaj muzikaĵoj kaj tie kolektiĝis specialistoj kaj erudiciuloj el ĉinaj diversaj retejoj, aŭdvidaj eldonejoj, aŭdvidaj produktaj kompanioj kaj muzikaj institutoj kaj universitatoj. Ĉeestantoj faris diskuton pri disvolviĝo de novigo de surretaj muzikaĵoj en la diĝita epoko kaj esprimis maltrankvilon pri impulso alportata de surretaj muzikaĵoj al tradicia diska afero kaj pri aŭtorrajta problemo de surretaj muzikaĵoj. Nun ni kune atentu tiun temon.

La tiel nomataj surretaj muzikaĵoj ĝenerale aludas muzikaĵojn publikigatajn kaj disvastigatajn en retejo kaj poŝtelefona interkomunika retejo. Tiuj muzikaĵoj estas kreitaj kaj kantataj de neprofesiaj kantistoj kun karakterizo de facila kanteblo kaj humura teksto. En la komenco de la kuranta jarcento, aperis aro da surretaj kantistoj kaj de tiam surretaj muzikaĵoj estis atentataj.

"Tiu kanto estas rigardata kiel unu el reprezentanta muzikaĵo de ĉinaj surretaj muzikaĵoj. En 2005, ĝi kreis rekordon pri tio, ke en unu monato elŝuta kvanto de kolora sono kreita de la kanto estas 6 milionoj kaj enspezo de 6 milionoj da juanoj en unu monato egalas al tiu el vendo de 700 miloj da tradiciaj diskoj. Sub ĝia ekzemplo, pli kaj pli multaj retumantoj ŝatantaj muzikaĵojn sin ĵetas al kreado de surretaj muzikaĵoj. En la lastaj du jaroj, aro da surretaj kantistoj sinsekve famiĝis tra la tuta lando, inkluzive de Yang Chengang, kantisto prezentanta la menciitan kanton kaj Xiangxiang. Laŭ donitaĵo publikigita de Asocio de Internacia Diska Afero, en 2005, venda sumo de surretaj muzikaĵoj kaj elŝutitaj muzikaĵoj en poŝtelefono valoras je 660 milionoj da usonaj dolaroj kaj surretaj muzikaĵoj kaj elŝutitaj muzikaĵoj en poŝtelefono formas ĉeffluon de monda konsuma vivo.

Sohu-retejo estas ĉina granda retejo kaj sur ĝi oni povas elŝuti grandan nombron da surretaj muzikaĵoj. Ĝenerala vicdirektoro de la retejo sinjoro Gong Yu opinias, ke ĉar la diska merkato kaj diskaj kompanioj estas neprosperaj, tial kelkaj spontanaj, neprofesiaj kaj pli amuzaj muzikaĵoj senĉese popularas sur reto kaj tiel naskiĝas surretaj muzikaĵoj. Ĝenerale surretaj muzikaĵoj estas kreitaj kaj prezentitaj de neprofesiaj verkistoj kaj kantistoj. Li diris:

"Por ajna retumanto, se li havas la kapablon surbendigi, kanti, prezenti aŭ produkti muzikaĵon, li rajtas meti sian muzikaĵon en retejon. Muzikaĵoj de iuj homoj estas aprecataj de unu aŭ du homoj, tamen li ankoraŭ ĝojas pri tio, ĉar li sentas kontenton. Nun la nuna teknika kaj merkata sojlo estas malalta kaj ĉiuj povas publikigi sian muzikaĵon. Tio estas karakterizo de tiu kulturo."