• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-12 17:17:48    
Infana enciklopedio estas bona amiko de ĉinaj infanoj

cri
Tiu serio de Ĉina infana enciklopedio estas dividita en 3 volumojn, respektive pri naturo, scienco kaj tekniko, socio. La enhavo inkluzivas multajn sciojn, inkluzive de la kosmo kaj astronomio, biologio, trafiko kaj inĝenierio, medicino, kulturo kaj sporto, historio de la homaro, kaj multaj aliaj kampoj. Plej allogas infanojn tio, ke en tiu libro, la belaj bildoj kaj interesaj vortoj reliefigis multajn seninteresajn sciojn sur papero.

Sinjorino Zhao Xiuqin delonge respondecas pri redaktado de la Ĉina infana enciklopedio. Laŭ ŝia konigo, ĉar la infanoj interesiĝas pri la intuaj bildoj, tial kiam ili redaktis ĉi tiun enciklopedion, ili elektis belajn bildojn, kaj konstruis koncernan sistemon pri scioj per diversaj bildoj, kaj la facile kompreneblaj vortoj nur helpas komprenadon.

Ŝi diris, ke por ekscii inklinon de infanoj, la redaktoroj faris diversajn ekzemplerojn pri sama temo, kaj portis ilin al lernejoj por ke la infanoj komentu. Ŝi diris:

"Ili ŝatas tiajn bildojn, kiaj unu granda bildo, kiu allogos ilian vidon, kun kelkaj malgrandaj bildoj ĉirkaŭe, kaj ili interesiĝas pri iuj karikaturaj bildoj. Poste ni uzis tiujn bildojn ŝatatajn de la infanoj en nia redaktado de la libro."

Krome, tiu libro entenas ankaŭ enhavojn pri scioj de ĉiutaga vivo, viva tekniko kaj pri sindefendo. Tiuj enhavoj estis laŭdataj de multaj gepatroj de lernantoj.

Laŭ statistiko, post eldoniĝo de la Ĉina infana enciklopedio, jam proksimume 3 milionoj da libroj estis venditaj. Pli ĝojinda estas tio, ke multaj infanoj gajnis utilaĵojn el tiu serio de libroj. Lerantino de iu elementa lernejo en Pekino diris al raportisto:

"Tiu serio de libroj multe helpis min. Foje, mi vizitis la Ĉinan Muzeon kune kun amikoj de miaj gepatroj. Mi vidis multajn porcelanaĵojn kaj aliajn aĵojn. Ili ne scias, kio ili estas. Kaj mi senĉese parolis al ili. Ili ĉiuj laŭde rigardis min. Mi tre ĝojis. Kaj nuntempe mi pli kaj pli ŝatas legi ĉi tiun libron."

Multaj gepatroj de lernantoj esprimis, ke kvankam la infanaj libroj pli kaj pli multiĝas en la ĉina libra merkato, tamen ankoraŭ malmultas la scienc-vastigaj libroj ŝatataj de infanoj. La Ĉina infana enciklopedio faris utilan provadon en direktado de scivolemo de infanoj. Ili esperas, ke pli kaj pli multaj scienc-vastigaj libroj ludos gravan rolon en ĉiutaga vivo de infanoj.