• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-12 18:12:38    
Usono planas konstrui barilon ĉe landlimo

cri

Lastatempe, Luis Ernesto Derbez, meksikia ministro pri trafiko, diris, ke Meksikio oponas la usonan planon pri konstruo de barilo ĉe la landlimo inter Meksikio kaj Usono, kaj probable prezentos tiun ĉi problemon al koncernaj internaciaj organizoj por malhelpi tiun ĉi planon. En la 4-a de oktobro usona prezidento Bush subskribis leĝprojekton pri konstruo de barilo ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksikio. Poste tiu ĉi projekto estis pasigita kiel leĝo. Laŭ tiu ĉi leĝo, Usono per 1 200 milionoj da usonaj dolaroj konstruos barilon longan je 1 126 kilometroj ĉe la landlimo por malhelpi kontraŭleĝan eniron de meksikianoj al Usono.

La problemo pri elmigrintoj ĉiam ĝenas la rilatojn inter Usono kaj Meksikio. En Usono estas pli ol 11 milionoj da meksikiaj elmigrintoj, 4,5 milionoj el ili estas laboruloj sen permesa atestilo. Delonge la du landoj havas malsamajn opiniojn pri tiuj laboruloj.

Laŭ la usona ĉefflua socio, kontinua kresko de meksikiaj laboruloj alportas al Usono senlaborecon, krimon kaj aliajn problemojn, tial la registaro devas malhelpi eniron de meksikiaj elmigrintoj. Sed la meksikia registaro opinias, ke laboro de meksikianoj en Usono estas konvena, ili eniris en Usonon nur por akiri plibonajn vivkondiĉojn; malmultekostaj meksikiaj laboruloj faris grandan kontribuon por ekonomia prospero en la suda parto de Usono; tial Usono devas trakti ilin per indulgema sinteno.

Pro tio la usona plano ricevis fortan oponon de Meksikio. Post kiam la usona Ĉambro de Reprezentantoj pasigis tiun ĉi leĝprojekton en la 29-a de septembro, la meksikia registaro sendis al Usono noton. Ĝi kritikas la usonan registaron, ke la leĝprojekto serioze detruos la dulandajn rilatojn.

Ekde la lastaj du monatoj meksikia prezidento Felipe Calderon plurfoje kritikas Usonon pro la plano pri konstruo de barilo kaj emfazas, ke la meksikia registaro plue klopodos solvi la problemon pri meksikiaj elmigrintoj per kunlaboro inter la du landoj. Li apelacias al Kanado kaj Usono starigi pli perfektan sistemon por akceli kreskon de investo kaj ekonomio en Meksikio. Laŭ li, tio favoras radikale solvi la problemon.

La usona plano ricevis oponon ankaŭ de multaj landoj kaj internaciaj organizoj. Ili opinias, ke la usona plano akrigos la problemon pri elmigrintoj en la monda sfero. Gvidantoj de iuj mezamekrikaj landoj opinias, ke Usono montris necedeman sintenon rilate al kontraŭleĝaj elmigrintoj, tamen ĝi ne havas efikan metodon solvi la problemon. Kubaj amaskomunikiloj diras, ke la usona registaro distrumpetas bati terorismon kaj protekti sekurecon, sed samtempe ĝi kondukas kontraŭ protekto al homaj rajtoj. Jose Maria Ramos, ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Landoj, opinias, ke konstruo de la barilo ne estas la efika metodo por solvi la problemo pri kontraŭleĝaj elmigrintoj, sed pliigas diplomatiajn konfliktojn inter koncernaj landoj kaj serioze damaĝas la rilatojn inter nordamekrikaj landoj. Fernando Fernandez Martin, estro de la delegacio de Eŭropa Parlamento, lastatempe diris en Ĉilio, ke ankaŭ en la eŭropa historio aperis apartiga barilo, tamen ĝi fine detruiĝis; ĉar la fakto atestas, ke barilo ne povas solvi la problemon; la kerno estas tio, ke oni helpu al la evoluantaj landoj, el kiuj venas migrantoj, disvolvi ekonomion, por radikale solvi la problemon.