• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-13 15:31:31    
Armea verkisto Chen Xiaodong

cri

Karaj retlegantoj, milita literaturo estas unu vigla sfero en monda literaturo. Milita kruelo, firmeco kaj persisteco de armeanoj, strikta disciplino kaj konflikto de homeco kaj aliaj estas ĉeftemoj de tradicia milita literaturo. Tamen verkoj de armea verkisto Chen Xiaodong, kiun ni konigas al vi, temas ne pri tio, sed pri ĉinaj atombombo, spacŝipo kaj sciencistoj, kiuj okupiĝas pri plej avangarda militafera scienctekniko.

La kanto "Kamela Kanto", kiu estas populara tra la tuta Ĉinio. La kanto laŭdas spiriton de kamelo pri silenta kontribuo kaj Chen Xiaodong estas kreanto de ĝia teksto.

Chen Xiaodong 60-jara en la kuranta jaro estas honore titolita kiel "unika milita intelektulo", de poezio, teksto, teatraĵo, komento kaj prozo kaj literatura raportaĵo, li iom tuŝas kaj liaj verkoj estas vaste laŭdataj. Kompreneble meze de tiuj verkoj, literaturaj raportaĵoj estas plej multaj kaj inter tiuj raportaĵoj, la plej elstaraj estas pri spacialaj sciencistoj.

Nun Chen Xiaodong zorgas ĉefe pri unu afero, ke dramo kreita de li povos kiel eble plej frue estis kameraata al televidaj teatraĵoj. Qian Xuesen 95-jara en la kuranta jaro estas fama sciencisto pri spaciala raketo kaj aera movforto kaj estas honore titolita kiel "patro de ĉina spaciala afero" kaj "reĝo de raketo". Antaŭ pli ol 20 jaroj, Chen Xiaodong komencis kolekti ĉiajn publikajn materialojn pri Qian Xuesen por sia verkado. Li sinsekve publikigis plurajn biografiojn kaj laŭ tio kreis scenaron de televidaj teatraĵoj. Chen Xiaodong diris:

"Temas pri Qian Xuesen, nia grava sciencisto. Povas esti diriste, ke en 20 jaroj, mi ĉiam sekvis informon pri li. Informojn pri li, eĉ tre etajn, mi kolektas. Mi sinsekve publikigis 6 verkojn pri li kaj ĉiu estas laŭdata. Surbaze de tio, mi verkis scenaron de televidaj teatraĵoj kun 20 pecoj. Estas ege malfacile!"

Chen Xiaodong diris, ke la publiko tre interesiĝas pri faroj de Qian Xuesen, tamen Qian Xuesen oponas kontraŭ kameraado de liaj faroj al televidaj teatraĵoj. Kiel milita verkisto, Chen Xiaodong ne volas forlasi la temon, ĉar li profunde amas sian karieron.

Post diplomiĝo el supera mezlernejo, Chen Xiaodong fariĝis armeano kaj de tiam lia laboro estas speguli vivon de armeanoj. De la lastaj jaroj, li sinsekve publikigas plurajn longajn literaturajn raportaĵojn, inter ili, kelkaj spegulas frukton de ĉina nuntempa spaciala scienco kaj kelkaj temas pri historio de la ĉina armeo.