• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-13 17:26:22    
Vakcino kontraŭ birda gripo esplorata de Ĉinio

cri
En la 16a de novembro pasintjare, post prijuĝo de la Ĉina Ŝtata Kontrola kaj Administra Buroo pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj, la vakcino uzata de homo kontraŭ birda gripo, elfarita de la Sinovaka Bioteknika Limigita Kompanio de Ĉinio, estis permesita al klinika provado. Tamen ĝuste en tiu tago la Ĉina Higiena Ministerio publikigis la unuan kazon de homa infektiĝo de birda gripo en Ĉinio.

Sekve de tio la kompanio asignis pli multajn esploristojn kaj materialojn por rapidigi la provon al homo. Ili publike varbis volontulojn. La eĥo estis tre varma. Ĉefo de la programo doktoro Lin Jiangtao diris:

"Inter la volontuloj troviĝas kuracistoj, flegistinoj, oficistoj, laborantoj de kompanioj, kaj ankaŭ kamparanoj nun laborantaj en urboj. Ili aktive sin anoncas, tio estas bonega afero."

Ses volontuloj estis elektitaj kiel la unuaj por akcepti la provadon. La vakcino uzata de homo kontraŭ birda grifo estis injektita en ilian korpon la 22an de decembro, 2005.

20-jara volontulo fraŭlino Zhang estas flegistino. Ŝi posedas medicinan scion, tamen restis ankoraŭ maltrankvila post injekto de la vakcino:

"Vakcinite mi iomete timis, mi zorgis pri tio ĉu mi febros, tamen fakte nenio malbona okazis."

Same kiel fraŭlino Zhang, aliaj kvin volontuloj estis tute normalaj. En la 56-a tago post vakcinado naskiĝis al ili antikorpo. Post la sukceso aliĝis unuaj, duaj …volontuloj. La eksperimentado senĉese plivastiĝas. Ĝis nun pli ol 120 volontuloj aliĝis al la unuaperioda provado. Nenio malbona okazis al ili, la provado iris bone.

Sinjoro Jia Jingdun, respondeculo de la ekspluata programo de la vakcino kontraŭ birda gripo sub la Ĉina Scienc-Teknika Ministerio, esprimis ke kvankam la unuaperioda klinika provado finiĝos en majo kaj junio, kaj ĝin sekvos la duaperioda, triaperioda, eĉ la kvaraperioda klinikaj provadoj, tamen li estas fidoplena pri la esplorado:

"Nun la vakcino estas efika en prevento. Kompreneble la efikeco estos konfirmita klinike kaj la esplorado profundiĝos, tamen mi restas fidoplena. Miaopinie la vakcino estas efika, kaj la tekniko de farado estas garantiata."

Sinjoro Jia diris ke estas longa vojo por meti la vakcinon uzatan de homo kontraŭ birda gripo en merkaton, tamen Ĉinio aktive sin preparas por tio. La produkta linio jam estas preta. Kiam la tuta klinika provado finiĝos aŭ iu urĝa afero okazos, la produkta linio tuj ekfunkcios laŭ la sankcio de koncerna fako de Ĉinio.