• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-16 19:39:36    
Donaco el filmo "Brilas Stelaro" al aidosaj orfoj

cri

Antaŭ nelonge okazis ceremonio de donaco kaj premiero de la ĉina unua filantropia, bonstatiga kaj priaidos-orfa muzika rakonta filmo "Brilas Stelaro". En la filmo la ĉefrolulino Tu Ling unuafoje kontaktiĝis kun aidosa orfo. Poste ŝi posedis multe da scioj pri aidoso kaj ankoraŭ pli komprenas la doloron kaj deziron al helpo de aidosaj orfoj.

La filmo rakontas la veran vivon de du aidosaj orfoj en ĉina norda vilaĝo kaj reaperigas la aktualan staton de aidosaj orfoj en la ĉina kamparo kaj la zorgon kaj helpon de la tuta socio al ili. La unua ĉefrolulino Tu Ling estas titolita kiel "figura ambasadoro pri ĉina filantropia helpo al aidosaj orfoj". Ŝi diris, ke tio estas honoro kaj des pli devo al ŝi.

Ding Xiangyu, kiel filino de Tu Ling en la filmo, estas aidosa orfo. Tu Ling diris, "La knabino ege profunde min impresis je la unua vido. Ŝi estis skeleta, kun malpura vizaĝo, senorda hararo kaj multe da pedikoj, la okuloj estis timemaj. Tio pliigis mian simpation al la aidosaj orfoj. Poste mi kombis al ŝi la hararon, aĉetis medikamenton por ekstermi pedikojn kaj konversaciis kun ŝi. Iom post iom ni reciproke konatiĝis bone."

Tu Ling diris, ke en la komenco ŝi sin ĝenis pro manĝado kune kun vera aidosulo. Ŝi diris: "Post kiam mi konatiĝis iom post iom kun la knabineto, la ombro en mia koro estis forigita. Iun tagon la patro de la knabineto vizitis nian grupon, iuj ĉefroluloj manĝis kune kun li, de kio ni estis vere timigitaj. Ĉar ni neniam tiel proksimiĝis al aidosulo. Por ni aidoso estas nur titolo de malsano. En manĝado mi foje kaj refoje rimarkigis min mem, ke aidoso vastiĝas nur per tri kanaloj."

En la premiero la Ĉina Ĝenerala Filantropia Asocio publikigis la kontonumeron de faka kapitalo por helpi aidosajn orfojn en la tuta lando. La investinto de la filmo Guangdong-a Risheng-Grupo donacis la proprieton de la filmo "Brilas Stelaro" al la Ĉina Ĝenerala Filantropia Asocio. Ĉiuj enspezoj el la filmo estos uzataj por la faka kapitalo por helpi aidosajn orfojn en la tuta lando, celante plibonigi ilian vivon.

Menciindas, ke en la filmo ludas rolulojn ankaŭ prezidanto de la Ĉina Ĝenerala Filantropia Asocio Fan Baojun, ĉina kosmonaŭto Yang Liwei, ĉampionoj de plonĝo Hu Jia kaj Lao Lishi kaj fama kantisto Gao Mingjun.