• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-17 17:56:51    
Chen Xiaodong---"unika milita intelektulo"

cri

En la lastaj kelkdek jaroj, Chen Xiaodong plurfoje gajnis honoron. Li opinias, ke li denaske devas okupiĝi pri tia laboro. Li diris:

"Antaŭ aliĝo al la armeo, mi estis arta aktivulo kaj ludis dukordan huĉinon, fluton kaj violonon. Unu jaron post armeaniĝo, mi transposteniĝis al instanco kaj ricevis trejnadon. En tiu periodo, mi verkis grandan nombron da poemoj kaj poste tekstojn. De tiam mi komencis skribi komenton."

En 1984, Chen Xiaodong plue petis instruadon en la unua kurso por verkistoj en Arta Instituto de Liberiga Armeo. En la kurso, li vaste legis grandan nombron da literaturaj verkoj ĉinaj kaj alilandaj en la nuntempo kaj en la antikveco kaj inter ili, literaturaj klasikaĵoj pri la dua Monda Milito donis al li grandan influon. Ĉar kiel unu armeano, kion li konsideras estas ĉina nuntempa milita literaturo. Li opinias, ke en paca epoko, estas altsciencteknikaj laborantoj kaj nacidefenda scienco, kiuj estas unu el militaj temoj povantaj speguli epokan karakterizon. Longa literatura raportaĵo Homo Sekvanta Ejnstejn estas reprezentanta verko ĉiflanke. La verko rakontas pri iu misilo-esplora fakulo kaj lia kontribuo al scienco. La verko estas alte taksata de ĉina fama verkisto pri milita temo sinjoro Liu Baiyu. Chen Xiaodong pensis, ke en kampo de milita literaturo, kvankam li ne estas pioniro, tamen li gajnis la nunan sukceson per sia klopodo, tio estas trankviliga.

Chen Xiaodong estas kreema verkisto kaj li ŝatas bonvenigi defiojn. En la lastaj dek jaroj, li venis eĉ al ĉiuj departementoj en spaciala sfero kaj komprenas altrangulojn kaj ordinarajn soldatojn. Lia literatura raportaĵo Sonĝo al Ĉielo malkovras malantaŭkulisan rakonton de ĉina kunhoma spaciala afero, kiu preskaŭ estas nekonata por ĉiuj. La verko kunportanta konsidero al la rilatoj respektive de kosmo kaj terglobo kun la homaro, estas honore titolita kiel "koncentra spaciala historio". Tamen Chen Xiaodong ne kontentas pri tio, laŭ li estas multaj homoj kaj rakontoj en lia cerbo, kiuj atendas esti pri verkataj. Li diris:

"La armeo estas aminda, precipe tiuj senfamaj soldatoj. Mi preferas zorgi pri tiaj homoj. Miaj verkoj celas propagandi sanan atmosferon por la ŝtato kaj por la nacio. Mi neniam forlasas la ĉinan animon kaj militan animon."

Chen Xiaodong diris, ke spaciala tekniko, kiel nova milita kampo estas kovrata de mistero por ordinaraj homoj. Fakte en tiu kampo, troviĝas multaj rakontoj, en kiuj ordinaraj homoj silente faras kontribuon al scienco kaj la homa paco. Li volas per patosa verkado laŭdi tiujn homojn dum la tuta vivo.