• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-18 08:33:57    
Agrabla feriado en Haiyang

cri
Kiam maro flusas, la strando estas subakvigita, kaj post la fluso, oni povas kolekti diversspecajn estaĵojn de la maro restantajn sur la strando, ekzemple konkoj, fiŝetoj kaj salikoketoj.

Fraŭlino Zhang Fan zorgeme traserĉas en fendoj de rifo. Ŝi diris:

"Mi elfosis kelkajn aktinietojn. Estas malfacile elfosi ilin, ĉar ili estas moluskoj, kaj je ektuŝo, ili sin kuntiris en sablaĵon. Mi havis apartan eltrovon, nome granda pekteno kun grandeco de pugno. Kiam mi iris sur la strando ĉe marbordo, mi vidis, ke proksime al miaj piedoj vidiĝas vezikoj unu post alia. Jen estas granda pekteno en sablaĵo. Elfosinte ĝin, mi estas ege kontenta pro tiu rikolto."

Fraŭlino Zhang Fan diris, ke post fluso, inter rifoj restas peco kaj peco da mara akvo. Kvankam ĉiu peco de akvo estas malgranda, tamen ĉiu el ili havas riĉan enhavon el multspecaj maraj kreskaĵoj, ekzemple ostro, aktinio, krabo ktp. Por kolektantoj de maraj estaĵoj sur la strando, eĉ unu krabo aŭ malgranda ostro povas alporti al ili grandan ĝojon. Ŝi diris:

"En la semajnfino, ni kutimas veni ĉi tien kune kun amikoj, por kolekti marajn estaĵojn sur marbordo, ĝui marajn pejzaĝojn aŭ simple aŭskulti la maran bruadon. Estas ege interese kaj agrable! La strando de mara naĝejo havas molan kaj delikatan sablon, kaj ĝi altiras ankaŭ multe da vojaĝantoj el aliaj lokoj."

Jes, ĝuste kiel fraŭlino Zhang Fan diris, la strando de Haiyang jam fariĝis konata de najbaraj kaj eĉ malproksimaj lokoj. Turistoj vojaĝantaj al Haiyang por sperti la fiŝistan vivon ĉiutage venis al marbordo por promenado, ĝuante karesadon al piedoj fare de delikataj kaj molaj sableroj, bruadon de maraj ondoj kaj ŝaŭmadon de mara akvo.

S-ro Wu Sheng el la provinco Anhui unuafoje vojaĝis al Haiyang por sperti la interesan vivon de fiŝistoj, kaj multe ĝuis el tio. Li diris:

"Ni venis el la provinco Anhui. Haiyang estas tre vizitinda, ĝiaj belaj naturaj pejzaĝoj kaj simpatiaj loĝantoj tre plaĉas al ni."