• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-18 08:38:43    
Skalo kaj kapablo de Kantona Foiro estos pluapaŝe vastigata post nomŝanĝiĝo

cri
Skalo kaj kapablo de Kantona Foiro estos pluapaŝe vastigata post nomŝanĝiĝo

Ĉeestante al la Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj (Kantona Foiro), ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esprimis, ke ekde la 101-a foiro, la Kantona Foiro ŝanĝos sian nomon al Ĉina Foiro de Importataj kaj Eksportataj Komercaĵoj, tio enkorpigos evoluan penslinion de Ĉinio por realigi fundamentan ekvilibron de importa kaj eksporta komercado, tiam la skalo kaj influo de la foiro pluapaŝe vastiĝos.

En la 15-a de oktobro, ĉina Ŝtata Konsilantaro deklaris, ke la Ĉina Foiro de Eksportataj Komercaĵoj oficiale ŝanĝos sian nomon al Ĉina Foiro de Importataj kaj Eksportataj Komercaĵoj ekde la 101-a okazo. Tiu decido vekis vastan atenton de en- kaj eksterlandaj komercistoj.

Post ĉiuflanka nuligo de agrikultura imposto, kamparana pokapa ŝarĝo reduktiĝos 140 juanojn

Laŭ antaŭkalkulo de ĉina Agrikultura Ministerio, post kiam Ĉinio ĉiuflanke nuligos la agrikulturan imposton ekde la kuranta jaro, kompare kun tio antaŭ reformado de kampara imposto, pokapa ŝarĝo de ĉinaj kamparanoj reduktiĝos 140 juanojn de renminbi.

Raportisto konis tion en la 4-a Ĉina Internacia Foiro de Agrikulturaj Produktoj okazanta en Pekino en la 17-a de oktobro.

La ĉina registaro decidis nuligi regularon de agrikultura impost ekde la 1-a de januaro ĉijare, 900 milionoj da kamparanoj laŭleĝe ne pagos agrikulturan imposton kaj aliajn neraciajn kostojn, la agrikultura imposto kun 2 600-jara historio retiriĝis el la historia scenejo.

Ĉinio plue fortigos reciprokan kunlaboron kun membroj de APEK

La 16-an de oktobro, novaĵ-proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco Chong Quan esprimis, ke en novembro la neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazos en Hanojo de Vjetnamio. Ĉinio plue fortigos reciprokan kunlaboron kun la membroj de la organizo.

Li diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio tenas tre intimajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun la membroj de la organizo. En 2005 la komerca sumo inter la du flankoj atingis 960,7 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj superis 60% de la totala ekster-komerca sumo de Ĉinio.

En Chengdu okazos Altteknika Foiro de Eksterlandaj Elmigrintaj Ĉinoj kaj Ĉindevenuloj de 2006

Altteknika Foiro de Eksterlandaj Elmigrintaj Ĉinoj kaj Ĉindevenuloj de 2006 inaŭguriĝos la 18-an de oktobro en la urbo Chengdu de la ĉina provinco Sichuan.

La foiro okazos kun la ĉeftemo Teknika Renovigo, Industria Disvolvo, Kunlaboro kaj Kuna Gajno, celante, kadre de la strategio de la provinco Sichuan pri prosperigo de la provinvo per scienctekniko, edukado kaj talentuloj aktive enkonduki investon, teknikon kaj talentulojn de eksterlandaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj, antaŭenpuŝi teknikan renovigon kaj industrian progreson kaj servi al konstruado de la nova provinco Sichuan kaj disvolvo de la afero de eksterlandaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj por realigi kunlaboron kaj kunan gajnon.