• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-18 17:19:58    
Eǔropa Unio intencas praktiki "limigitan punadon" kontraǔ Irano

cri

La 17-an de oktobro, la Konferenco de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de Eǔropa Unio okazinta en Luksemburgio aprobis rezolucion, avertante, ke se Irano daǔre rifuzos ĉesigi sian urani-riĉigan aktivadon, Eǔropa Unio nepre subtenos la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj kaj prenos "konvenajn rimedojn" kontraǔ Irano. Sub la nuna situacio, precipe post kiam Koreio proklamis fari nuklean eksperimenton, Eǔropa Unio perdis sian paciencon pri la irana nuklea problemo kaj volas praktiki "limigitan punadon" kontraǔ Irano.

En la rezolucio la ministroj pri eksteraj aferoj de la 25 membrolandoj de Eǔropa Unio esprimis sian fortan atenton pri tio, ke Irano ĝis nun ankoraǔ ne ĉesigis sian urani-riĉigan aktivadon laǔ la postuloj de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj de la rezolucio n-ro 1696 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. La rezolucio de Eǔropa Unio emfazis, ke Eǔropa Unio ankoraǔ klopodos por solvi la iranan nuklean problemon per intertraktado kaj la pordo por dialogado ankoraǔ estas aperta. Tamen, se Irano ankoraǔ ne prenos aktivan paŝon responde al la postulo de la internacia socio, Eǔropa Unio havos "neniun alian elekton" ol preni "konvenajn rimedojn" kontraǔ Irano laǔ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj koncernaj spiritoj de la rezolucio de la Sekureca Konsilio.

La rezolucio ankaǔ esprimas laǔdon al Javier Solana, altaranga delegito de Eǔropa Unio respondeca pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj, pro lia klopodado farita en la lastaj kelkaj monatoj por solvi la iranan nuklean problemon, reasertante, ke la 6-landa projekto prezentita de Javier Solana en la komenco de junio al Irano kontentigas "ĉiujn kondiĉojn" de Irano por disvolvi modernajn civilajn nukleajn instalaĵojn. Delegito de Eǔropa Unio pri eksteraj aferoj s-ino Benita Ferrero-Waldner, kiu ĉeestis al la konferenco, diris al amaskomunikiloj, ke Eǔropa Unio jam donis "ege favoran" prezon al Irano kaj restas ege pacienca en la procezo de atendado de respondo el Irano. Tamen ĝis nun Eǔropa Unio "ricevis nenion".

En la 6-a de junio de la kuranta jaro, Javier Solana prezentis al Irano la novan projekton elmetitan de la kunveno de la 6-landaj ministroj pri eksteraj aferoj de Rusio, Usono, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio, inkluzive de la tutecaj kuraĝigaj kaj punaj rimedoj celantaj urĝi Iranon portempe ĉesigi urani-riĉigan aktivadon. En la 31-a de julio la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la rezolucion n-ro 1696, postulante, ke Irano portempe ĉesigu urani-riĉigan aktivadon antaǔ la 31-a de aǔgusto, alie ĝi probable alfrontos punadon. Tamen Irano ne nur ne donis kontentigan respondon al la 6-landa projekto, sed ankaǔ rifuzis la rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj. Irano foje kaj refoje emfazis, ke ĝi daǔrigos sian nuklean planon.