• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-19 17:35:29    
Iom pri la unua festivalo de surretaj muzikaĵoj

cri
Laŭ statistiko de Asocio de Internacia Diska Afero, en 2005, ĉirkaŭ 420 milionoj da kantoj estis elŝutitaj kaj la cifero estas dudekobla de tiu antaŭ 2 jaroj. Malantaŭ la cifero estas giganta komerca bonŝanco kaj profito. Poŝtelefono kaj surreta muzika elŝutado revigligas la diskan aferon, kiu jam estas en stagno. Tiel pli kaj pli multaj surretaj kantistoj sinsekve subskribis kontrakton kun diska kompanio. En decembro de 2004, post skribo de kontrakto kun Feiyue Disko, en unu monato, vendkvanto de disko de surreta kantisto Yang Chengang superis 800 milojn kaj tiu de Xiangxiang superis 300 milojn. Kontentiga manifesto de surretaj kantistoj donas esperon al diska kompanio.

Zhang Lala estas kantisto distingiĝa meze de surretaj kantistoj kaj planas disvolvi sin per disko, la tradicia amaskomunikilo. Ŝi opinias, ke la plej granda problemo por surretaj kantistoj estas manko de kapitalo kaj kompleta projekto, se ili povos gajni helpon de diska kompanio, ili havos pli da tempo por kreado kaj nivelo de muzikaĵoj certe altiĝos. Ŝi diris:

"Laŭ mi, tradicia amaskomunikilo estas necesa por sinteza kantisto. Komence ili per retejo disvastigas siajn muzikaĵojn kaj estas ŝatataj kaj atentataj de la publiko, tamen finfine ili esperas, ke pli multaj homoj konu ilin. Tiel tradicia amaskomunikilo estas ege grava."

Kompreneble same kiel tradiciaj muzikaĵoj, surretaj muzikaĵoj devas havi bonkvaliton por gajni sukceson. Kvankam surretaj muzikaĵoj havas superecon de granda nombro da verkistoj, tamen fuŝada stato de surretaj muzikaĵoj estas serioza kaj donas malmaturan senton al homoj. Cetere aŭtorrajta problemo estas problemo, kiu retenas disvolviĝon de surretaj muzikaĵoj. Disvastiga rapideco sur retejo estas pli rapida ol tiu de tradicia amaskomunikilo, iu softvaro povas esti transuzata de pli ol mil retejoj en duona tago. Pri muzikaĵoj kun aŭtorrajto, retejo havas pli grandan danĝeron ol piratado. Respondeculo de CRI Surlinie sinjoro Ma Weigong partoprenis en la festivalo de surretaj muzikaĵoj kaj proponis la registaron pligrandigi forton por protekti intelektan proprieton de surretaj muzikaĵoj. Li diris:

"Pri aŭtorrajta disputo sur retejo, estas malfacile por ni difini ĝin laŭ leĝo. En diversaj landoj, ellaboriĝas malmultaj leĝoj kaj statutoj pri problemoj sur retejo kaj en Ĉinio estas same. En la lastaj jaroj, Ĉinio publikigis ne malmultajn leĝojn kaj statutojn. Povas esti dirite, ke oni jam prenis serion da rimedoj por protekti muzikaĵojn. Tamen pri disvastigo de muzikaĵoj sur retejo, necesas pligrandigi forton por protekti intelektan proprieton."