Antaŭ 70 jaroj, por ataki japanajn agresantojn kaj eviti konsomon de internlanda milita forto, gvidante ruĝajn armeanojn ĉina Komunista Partio faris grandiozan strategian translokiĝon de sudokcidenta parto de Ĉinio ĝis sudorienta parto en 2 jaroj. En Longa Marŝo ŝanĝanta sorton de la ĉina popolo estis multe da balalantinoj. Do en tiu mirakla marŝo, kion la batalantinoj travivis? Kio igis ilin havi obstinan volon kiel poplon? En hodiaŭa programereto, ni kune vizitos kelkajn vivajn batalantinojn kaj trovos la kialon.
Laŭ rememoro de vivaj ruĝaj armeanoj, tiam ili ofte iris ekde tagiĝo ĝis malheliĝo, preskaŭ 90 kilometrojn unutage.
93-jara ruĝa armeanino sinjorino Liu Tianyou diris, ke sur alta neĝmonto, ŝi ne povis malfermi siajn okulojn pro lumoj rebrilitaj de neĝo.
"Sur la neĝmonto, vi ne povis malsupren rigardi, alie vi falis al la montpiedo. La vojo estis tre malvaste."
En la Longa Marŝo, oni vivas aŭ mortis nur en palpebrumo. Pro urĝeco dum la marŝo, kiel batalantoj, ankaŭ batalantinoj ne lavis siajn vizaĝojn kaj ne sin banis. Ili dormis ĉe ia ajn loko.
Por ordinara homo peniga irado kaj turmentito en korpo kaj spirito estas netolerebla defio. Do kio subtenis tiujn ĉinajn virinojn, kiuj kutimantas zorgi siajn familianoj hejme, iri eksteren kaj komenci tiom longan marŝon? Dum intervjuado, tiuj ruĝaj armeaninoj diris al ĵurnaliso, ke ili tion faris por ke ili mem kaj iliaj familianoj ne estu subpremata kaj ne okazu internmilito en Ĉinio. Por veki sian landon el inkubo de agresato de Japanio, tiuj ruĝaj armeaninoj elektis tiun penigan kaj danĝeran longan vojon.
La batalantinoj en Longa Marŝo estas tre bravaj. Ili ne nur faris marŝon same kiel viraj batalantoj, sed ankaŭ memvolonte kovris ĉeffortan armeon retiriĝi. Wang Quanyuan servinta kiel regimentestro de Virina Sendepenta Regimento en Longa Marŝo diris, ke por konfuzigi malamikojn ĉiuj membroj de la virina regimento lavis sian longan hararon kaj ŝajnigis sin kiel viroj. Kiam la ĉefforta armeo sukcese trarompis sieĝon, la antaŭaj 1300 membroj restis nur pli ol 300. Kuglo iam fluis preter la orelo de Wang Quanyuan, tamen ŝi neniam timis tion.
Tiuj ruĝaj armeaninoj vizaĝis ne nur al densaj kugloj, sed ankaŭ al longa malsato. Estis tre malfacile trovi manĝaĵojn sur neĝmonto kaj marĉo. Eĉ akvo eble estis venena. En tia medio, inkluzive de herboj, folioj, ŝeloj, eĉ zonoj, ĉiuj manĝeblaĵoj estis metitaj en la buŝoj de ruĝaj armeanoj. Maljuna ruĝa armeanino Liu Tianyou diris al ĵurnalisto, ke tiam vivi estis plej forta volo de ĉiuj homoj. Ili volas vivi ĝis venko de rezistmilito kontraŭ la japana agreso.
Kvankam mankis al ili vestaĵoj kaj manĝaĵoj, tamen tio ne influis marŝon de la ruĝaj armeaninoj. Maljunulio Su Li, kiu partoprenis en la Longa Marŝo aĝanta 9-jarojn, rememoris, ke tiam ŝi estis tre malsata. Ŝi formanĝis ĉion kunportatan manĝaĵojn antaŭ atingo al kvartiro. Iu pliaĝa fratino rimarkis tion kaj donis sian manĝaĵon al Su Li. Ankaŭ ĉirkaŭaj batalantinoj donis siajn manĝaĵojn al ŝi kaj replenigis ŝian bovlon.
|