• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-20 15:59:53    
Projekto Nesto

cri
Projekto NESTO jam atingis pli ol 60 landoj kaj jam havis plurmilajn lernantojn kaj centojn da instruistoj.

Ni, en projekto NESTO, uzas simbole la nomon "nesto", kiel naskiĝejo por novaj esperantistoj. Ni unuigas instruistojn kaj lernantojn, per Interreto, disponigante altnivelajn instruistojn al la lernantoj, laŭ la patra lingvo de la lernanto.

Tiu projekto estis elvolvita kadre de Amerika Komisiono de UEA kaj nuntempe estas subtenata de Grupo MONDA. Ĝi destiniĝas al la tuta mondo.

La baza ideo de la projekto estas instrui Esperanton, dissemante la senton de lingva demokratio inter la homoj. Surbaze de tio, ni intencas helpi la kreadon de esperantistaj nukleoj loke kaj regione, kie oni povos disvolvi interrilatan bazon por instruistoj kaj nestidoj.

La kurso dividiĝas en 2 fazoj: la unua estas Nesto-KAPE, bazita sur "Kurso de Esperanto" (senpaga elektronika programo) disvolvita profesie de Carlos Pereira. En la dua fazo, la lernanto faras la meznivelan kurson GERDA, bazita sur la krimromano GERDA Malaperis de Claude Piron. Normale, niaj lernantoj finas la tutan kurson en 200 tagoj. La kosto de tiu kurso, ĝis meznivela kono de la lingvo estas tre malalta. Tamen, nepagpovaj lernantoj povas peti stipendion al nia sekretario. Ĉikaze, ŝ/li havas iom da atendo ĝis kiam oni liveru la instruiston.

Por partopreni la projekton, vi bezonas plenigi la flankan formularon kaj alklaki la butonon por sendi viajn informojn. En kelkaj tagoj, ni enregistros vin kaj elektos instruiston por vi. Tiam, vi kaj via instruisto estos kontaktataj.

Ni ĉiam kalkulas ke la instruisto kaj ŝ/liaj propraj lernantoj havu personajn kaj amikajn kontaktoj kaj ke ĉiuj laboru sub la Esperantisma principaro, laŭ Praga Manifesto. Legu tiun manifeston, ĉar ĝi estas tre interesa teksto kaj sinteze montras en moderna formo la celojn de esperantismo. Ekde 1887, tiu movado laboras por lingva demokratio inter la popoloj, celante pacon kaj egalecon por ĉiuj nacioj kaj harmonia kompreniĝado per internacia lingvo.

La uzado de Esperanto multe kreskis en Interreto en la lastaj jaroj, speciale inter la junuloj, kiuj konsciiĝas pri la grandaj avantaĝoj pri la uzado de neŭtrala idiomo, sen diskriminacioj kaj baroj.

Ĉiuj popoloj havas siajn lingvojn kaj Esperanto estas por ĉiuj.

Jam estas pruvita ke lerni Esperanton helpas la lernandon de aliajn studobjektojn, kiel lingvojn, geografion, historion, matematikon kaj ĉefe rilate al la edukado pri vera demokratia internaciismo. Esperanto reprezentas grandan kulturan akumuliĝon. Nia internacia komunumo jam atingis interesajn ciferojn: 6 nobelpremiitoj, 50 mil skribitaj verkoj, uzado en pli ol 120 nacioj en la mondo, internacia gastigado per "Pasporta Servo", milionoj da interretaj paĝoj, multaj radiaj elsendoj, kiel per Pekina, Pola kaj Vatikana Radio. Eĉ la TV-Esperanto jam komencas fariĝi realaĵo.

Aldone: verkinto de la artikolo estas Adonis Saliba.