• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-20 16:00:55    
Ĝenerala enkonduko pri bulteno "Oficialaj Informoj"

cri
(Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto, estas verkinto de la suba artikolo)

Estas por mi, kiel prezidanto, granda plezuro, malfermi per ĉi tiuj linioj la bultenon "Oficialaj Informoj" de la Akademio de Esperanto, kiu celas informi la publikon pri la laboro de la Akademio.

Pro ĝia origino el unu sola kreanto, Esperanton ekde ĝia naskiĝo kelkaj rigardis kaj ĝis nun rigardas projekto de lingvo: en ĝiaj unuaj jaroj, polo volis adoptigi la konjunkcion ''ed'', kaj en la lastaj jaroj franco provis forigi niajn supersignitajn literojn. La duan reformon nun aktualigas la disvastiĝo de la komputiloj kaj ilia facileco interkomunikigi. La Akademio de Esperanto opinias do necese reveni al tiu temo, kaj la laboron faris la Sekcio pri Prononco sub la respondeco de D-ro Probal Dasgupta, nun transdonata al la voĉdonado de ĉiuj akademianoj.

En la tuta daŭro de la vivo de Esperanto, neniu vidis ian kontraŭfundamentecon en la apartaj skriboj de stenografiisto aŭ de blindulo, ĉar ili servas al speciala bezono. Tio sama devas validi por la skribo sur la ekrano de komputilo, ĉiam nur sur ĝi kaj neniam trans ĝi!

Estas eble reformi la skribmanieron de lingvo: tion faris la portugala lingvo, sed estas granda potenco, nomata registaro, kiu ĝin antaŭen puŝas. Ion tian Zamenhof enhavigis al la Fundamento: ''Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio trovigas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj.''

Krome, nun estas jam eble plene kaj sekure dissendi pere de la reto nian tutan alfabeton.

Mi ne povas tamen, guste en ĉi tiu malĝoja momento, ne memori kaj ne memorigi pri William Auld, unu el miaj antaŭuloj, kiu estis la unua prezentanto de akademia decido pri la literoj kun supersignoj, al kiu ankaŭ la nuna proponata decido referencas.