• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-20 18:01:29    
Intervjuo al organizanto de artaj aktivadoj Dong Mengyang

cri

Karaj retlegantoj, la unua Ĉina Internacia Galeria Foiro okazinta antaŭ du jaroj kaj arta foiro "Arta Pekino", kiu baldaŭ inaŭguriĝos estas sub iniciato de juna foiro-projektisto Dong Mengyang. Kontinua konstruo de du grandaj terenoj por ke la ĉina arta merkato ligiĝu al tiu en la mondo estas sonĝo de Dong Mengyang. Akceptante intervjuon de nia Radio, li tiel menciis. 

Starante en oficejo plena de gazetoj kaj libroj, Dong Mengyang aspektas iom embarasiĝa. Kvankam li diris, ke li preskaŭ estas 40jara, tamen li aspektas pli juna ol li fakte estas. Liaj kolegoj kaj raportistoj nomas lin bonaspektan viron. Dong Mengyang diris, ke li havis artan sonĝon kaj volis esti artisto.

Dong Mengyang kreskiĝis en Shanxi-provinco, norda Ĉinio. De infanaĝo, li ŝatis pentradon. En 1992, diplomiĝinte el fako de gravuraĵo de Centra Belarta Instituto en Pekino, li estis aranĝita en Ĉina Kultura kaj Arta Kompanio por labori. Ĝuste en tiu jaro, la kompanio sin preparis por organizi la unuan artan foiron en Ĉinio kaj Dong Mengyang sin ĵetis al la prepara laboro. En 2003, la arta foiro okazis en la urbo Kantono, fronto de ĉina reformado kaj malfermo. Dong Mengyang tiel diris:

"Tio estas komenco. Per la foiro, ni konigas formon kaj koncepton de arta foiro al Ĉinio. Ĝia kerno estas partopreno de artistoj, sen galerioj, sen institucioj, sen agentoj.Tiam artistoj volas serĉi merkaton kaj la merkato havas la bezonon, tial ni konstruis la terenon."

Dong Mengyang konigis, ke internacia arta foiro prenas galerion kiel bazon kaj artisto ne partoprenas en foiro. Tamen artaj foiroj en Ĉinio prenas artiston kiel kernon. Ĝi kuŝas en tio, ke en Ĉinio afero de galerio ĉiam en burĝona stato. Kvankam antaŭ pli ol cent jaroj, en Ĉinio troviĝis komercistoj nomiĝantaj "galerioj", tamen ilia karaktero apartenis al pentrbutikoj, kiuj nur vendis pentraĵojn. Tamen galerio devas subskribi kontrakton kun fiksaj pentristoj kaj esti agentoj. Per galerio, komercistoj, artistoj kaj konservistoj kuniĝas kaj havas necesan spacon por fari interfluon.

Sekve de disvolviĝo de la ĉina ekonomio, tago post tago homoj komprenas kaj konservas nuntempajn artaĵojn. En Ĉinio, pli kaj pli multiĝas profesiaj galerioj kaj la ĉina merkato de artaĵoj tenas tendencon de prospera disvolviĝo. Post partopreno en prepara laboro de 10 ĉina arta foiro, Dong Mengyang demisiis en 2003 kaj komencis krei Ĉinan Internacian Galerian Foiron. Li diris:

"Mi ofte pensis pri tio, ke alilandaj foiroj prenas galerion kiel bazon. En 2003 en Ĉinio, iom post iom aperis galerioj kaj samtempe pluraj alilandaj galerioj volas veni al Ĉinio. Laŭ mi, Ĉinio havas la latentan forton sin turni al internacia merkato kaj ĉiuj volas veni al Ĉinio por strebi al disvolviĝo. Tiam ne parolas pri novigo, mi nur konstruis servan terenon."