• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-21 18:07:59    
Jingdezhen---centrourbo de porcelano (foto)

cri

Karaj retlegantoj, deantikvece Ĉinio havas titolon: lando kun porcelano kaj en la angla lingvo, vortoj de porcelano kaj Ĉinio estas samaj. Tio estas plej bona klarigo pri longdaŭra historio de ĉina farado de porcelano kaj eksperta metiarto. Ĉina metiarto por baki porcelanaĵojn ne nur havigis al homoj ŝancon apreci delikatan artaĵon, sed ankaŭ formis brilan historion de farado de porcelano de Ĉinio. Kaj ankaŭ naskiĝis fama urbo per farado de porcelanaĵoj, Jingdezhen.

Jingdezhen situas en la provinco Jiangxi en la suda parto de Ĉinio. Antaŭ pli ol 290 jaroj, franca predikisto Francois Xaviercl' Entreclles unuafoje venis al Jingdezhen kaj tiel priskribis la orientan centrourbon de porcelano Jingdezhen: ĝi situas en ebenaĵo ĉirkaŭata de montego kaj du riveroj kunfluas el montego kaj formas havenon longan je unu kilometro. Enirinte vi unue vidos flamojn leviĝantajn kaj konturon de la urbeto. En vespero, ĝi ŝajne estas urbeto ĉirkaŭata de flamoj. Jingdezhen estas urbeto ĉefe okupiĝanta pri metio. Oni konstruis kilnojn laŭ rivero kaj formis urbeton per kilnoj. Senĉese kilnaj flamjo brulis je miloj da jaroj. Porcelano estas kerno de la urbeto kaj ankaŭ estas ĝia vivo. Senporcelano ne ekzistas Jingdezhen. Dank' al porcelano, Jingdezhen fariĝis bela kaj riĉa. Tiu urbo kun miliono kaj 400 miloj da loĝantoj, same kiel ĉinaj aliaj urboj, havas larĝajn stratojn kaj multajn domegojn. Krome en Jingdezhen profunde gravuriĝis historio pri porcelano. Ĝuste pro tio, Jingdezhen altiris al si multajn transmarajn turistojn.

Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, en Jingdezhen aperis metio por baki porcelanaĵojn. Nun kvartalo kaj najbaraj lokoj de Jingdezhen ankoraŭ konservas ruinojn de grandaj antikvaj kilnoj. Estas interese, ke aranĝo de tiama urbeto iom post iom formiĝis kun antikva kilno kiel centro. Sinjoro Zheng Peng konigis:

"En malnova kvartalo, estas malfacile por ni vidi rektajn strateton kaj straton. Nun ni staras en Pengjianong kaj malantaŭe troviĝas disfalinta kilno, estas evidente vidi, ke konstruaĵoj disvastiĝis ĉirkaŭe laŭ la kilno. Ĉie troviĝas tiaj konstruaĵoj en la malnova kvartalo kaj tio manifestas tiaman prosperan fenomenon pri tio, ke kilnoj estis dissemataj en la tuta urbeto."

Kompare kun ordinaraj loĝejoj, gigantaj adobo-domoj kaj kilnoj estas okulfrapaj. Ili okupas areon je centoj eĉ miloj da kvadrataj kilometroj kaj ĝuste en tia loko naskiĝis delikataj porcelanaĵoj. Ĉi tie, turistoj povas propraokule vidi, kiel ordinara argilo sin turnas en delikatan porcelanaĵon.