• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-24 16:34:38    
Kvartala kulturo de wuhan-anoj (foto)

cri

La ĉefurbo de Hubei-provinco Wuhan troviĝas en interkruciĝa punkto de Yangzi-Rivero kaj Han-Rivero. Ĝi estas origina loko de miljara Chu-kulturo kaj havas densan karakteron de Chu-kulturo kaj estas unu el historie kaj kulture famaj urboj de Ĉinio.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton verkitan kaj prezentitan de iuj wuhan-aj retumantoj en la dialekto de Wuhan. La kanto vivplene priskribas la karakterizan vivon de wuhan-anoj kaj specialan aspekton de la urbo per freŝa rigardpunkto de junuloj.

Wuhan, oni nomas ĝin Orienta Ĉikago,

En Wuhan, densegas stratetoj,

En Wuhan, flugas Yangzi-Rivero kaj Han-Rivero,

Wuhan varmegas en somero,

En Wuhan, troviĝas plej longa ponto de Yangzi-Rivero.

Parolante pri la urbo Wuhan, oni unue devas mencii ĝian varmecon. Wuhan estas unu el la tri plej varmaj urboj de Ĉinio kaj la homoj kutime nomas ĝin "forno". Kaŭze de longa somero kaj varmega klimato, en Wuhan formiĝis grandioza popola refreŝiĝa kunveno en tre frua tempo. Post subiĝo de la suno, ĉiuj homoj transmetis bambuajn litojn kaj kanseĝojn ambaŭflanken de stratoj aŭ sur vakan lokon. Kuŝante aŭ ridante, ili aŭ balibis, aŭ aŭskultis lokajn operojn ĝis profunda nokto. La fenomeno ke miloj da homoj dormis sur stratoj ofte surprizis alilokanojn. Nun sekve de popularigo de klimatizilo, tiu fenomeno ne estas ordinara, tamen la homoj de Wuhan ankoraŭ kutime kolektiĝas en parkoj de kvartaloj, por prezenti operon, ludi kartojn, danci kaj sin amuzi en diversaj manieroj. Tio estas nova kvartala kulturo popularanta en Wuhan.

Pro tio, la registaro de la urbo investis sume 50 milionoj da juanoj por konstrui kulturan kaj sportan servan centron en diversaj kvartaloj. Cetere, la registaro forte akcelis entreprenojn, instituciojn, lernejojn kaj universitatojn malfermi stadionon al la civitanoj. Iuj kvartaloj ankaŭ establis artajn societojn pri opero, muziko, danco, literaturo kaj belskribado, tiel kvartaloj de Wuhan jam fariĝis granda scenejo de civitanoj por kulturaj verkado kaj prezentado.

S-ino Yan Guilan estas flegistino de iu hospitalo de Wuhan. Ŝi tre interesiĝas pri diversaj lokaj operoj, kaj ŝia kvartalo liveris bonŝancon por interflui kun aliaj operoamatoroj.

"Mi aliĝis al iu opera-klubo organizita de mia kvartalo. Pasintjare mi eklernis la Pekinan Operon. Ĝenerale 30 ĝis 40 membroj partoprenas en la aktivado kaj ni havas ludantojn de kordinstrumentoj kaj tamburo, ni ĉiuj estas nur amatoroj. Ĉiusemajne ni kolektiĝas kaj kune lernas kaj prezentas la Pekinan Operon. Ni ankaŭ havas instruiston. La kvartaloj ofte kune organizas konkurson por liveri scenejon al amatoroj de la Pekina Opero. Pasintajare ni partoprenis en la tutlanda konkurso de la Pekina Opero kaj ankaŭ la hongkong-a delegacio partoprenis en la konkurso."

Parolante pri tio, s-ino Yan ekprezentis nove lernitan fragmenton de la Pekina Opero sub la titolo "Ebriiĝo de Imperiestra Kromedzino".

La rakonto okazis en la dinastio Tang. Iun tagon, la imperiestro Xuanzong diris al sia kromedzino Yang Yuhuan, ke ŝi aranĝu bankedon en la Flora Pavilono en la sekvanta tago, por ke li kaj ŝi kune ĝuu vinon kaj florojn. En la sekvanta tago, Yang Yuhuan frue venis al la Flora Pavilono, bone preparigis ĉion necesan por la bankedo kaj ĝoje atendis alvenon de la imperiestro. Tamen post longa atendado, ŝi ricevis informon el eŭnuko, ke la imperiestro jam sin turnis al la palaco de Jiang, alia kromedzino de la imperiestro. Informiĝinte pri tio, Yang Yuhuan estis ege ĉagrenata pro seniluziĝo. Ĵaluzema kaj malgrandanima, Yang Yuhuan ne povis sin deteni de malĝojo kaj kolero. Ŝi komencis sola drinki vinon, esperante forgesi perfidemon de la imperiestro. Sed ju pli ŝi drinkis, des pli ŝi sopiris la edzon. Fine ŝi perdis prudentecon kaj senbride faris ŝercadon kaj eĉ amindumadon al du eŭnukoj Gao kaj Pei, rekte ĝis la ne-eltenebla laciĝo kaj ebriiĝo. Jen estis travivaĵo de imperiestra kromedzino.

Partoprenado en artaj aktivadoj organizitaj de la kvartalo riĉigis la vivon de s-ino Yan kaj eĉ rejunigis ŝin. Nun ŝi havas novan rimedon por lerni operojn.

"Antaŭ nelonge, mia filino instruis min uzi komputilon kaj viziti interreton. Tiel mi trovis surretan opera-klubon, tiumaniere mi povas interflui kun alilokaj operoamatoroj kaj eĉ surretigi mian prezenton. Ludi operon estas bona maniero por ekzerci min, kaj mi volas heredi kaj evoluigi la tradician operon per mia forto."

Same kiel s-ino Yan, wuhan-anoj havas diversajn manierojn por sin amuzi. Frumatene, sunlumo briligas la Hanyang-riveron de la urbo Wuhan, kelkaj maljunuloj ludas erhuon ĉe la bordo. En aprilo de la kuranta jaro, la plaĝo de Hanyang-rivero oficiale malfermiĝis al la publiko. Laŭ 31-kilometre longa plaĝo, troviĝas parko de akvaj plantoj, infana ĝardeno, placo kaj aliaj pejzaĝoj, tiel ĝi estas nomata kiel ĉe-rivera cirkula parko. Sur la placo de Hanyang-Rivero, la raportisto renkontis kelkajn maljunulojn, kiuj ludas kajtojn. S-ro Cao, kiu ludas iun kajton aspektanta kiel aglo sur la placo, emeritiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Li diris al raportisto:

"Antaŭ ol mi komencis ludi kajtojn, min tre ĝenis la hipertensio kaj doloro de nuka vertebro. En la kuranta jaro, mi hazarde vidis, ke kelkaj homoj ludas kajtojn en la placo. Ili eksplikis al mi pri favoro de ludado de kajto kaj donacis al mi unu kajton. Ekde tiam mi eklernis ludi kajton kune kun ili kaj iom post iom, mi trovis, ke malpeziĝis la doloro de mia nuka vertebro".

La unua kajto de s-ro Cao estis donacita de aliaj kajtoludantoj, post nelonge, li aĉetis kajton kaj eklernis sciojn pri kajto. Iom post iom, lin ne sufiĉe kontentigas ordinaraj kajtoj venditaj en la merkato. Do li komencis fari kajton mem.

"La memfaritaj kajtoj havas apartajn karakterizojn. Ekzemple tiu kajto nomiĝas spirala aglo, ĝi povas rondflugis mem sur la ĉielo, same kiel vera aglo. Por fari tian kajton kun speciala funkcio, ni ofte devas multafoje pruvi kaj revizii ĝin."

Nun ĉiutage s-ro Cao kaj aliaj kelkaj emeritiĝintaj maljunuloj kolektiĝas sur la placo, ludas kajton kaj babilas. Tio eĉ fariĝas pejzaĝo de la kvartalo.

Oni povas vidi, ke kvartala kulturo jam estas nova populara kulturo de Wuhan. Kiam la kvartalo liveras kampon kaj facilecon al loĝantoj por ekzerco kaj amuzo, ankaŭ la loĝantoj konsistigas harmonian pejzaĝon de la kvartalo kaj la urbo.