• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-24 20:27:41    
Vojaĝo al fama monto Jinggang

cri
De la lastaj jaroj, krom vojaĝi al famaj montoj kaj riveroj, multaj ĉinaj turistoj elektas ankaŭ revoluciajn sanktejojn konatajn en la ĉina moderna historio. Tia vojaĝo estas nomata "Ruĝa Vojaĝo". Hodiaŭ ni konduku vin al la monto Jinggang, pitoreskejo sur iu itinero de "Ruĝa Vojaĝo".

La monto Jinggang situas ĉe la limlinio de la provinco Jiangxi kaj la provinco Hunan en la suda-centra landparto de Ĉinio. La pitoreskejo de la monto Jinggang areas je pli ol 200 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia arbaro-kovra proporcio superas 80%. En la fina periodo de la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, Mao Zedong, tiama gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio, kune kun siaj kamaradoj fondis ĉi tie la unuan kamparan revolucian bazlokon de Ĉinio, utiligante tieajn favorajn geografiajn kondiĉojn de alta montaro kaj densa arbaro. Ekirinte el la monto Jinggang, la ĉina revolucio fine akiris la triumfon en la tuta lando, sekve la monto estas nomata "revolucia lulilo" de Ĉinio. Por nuntempuloj, la monto Jingang estas ne nur monto, sed ankaŭ historio.

La naturaj pejzaĝoj de la monto Jinggang estas konataj en- kaj ekster-lande pro majestaj montpintoj, mirindaj akvofaloj, vastega nuba maro kaj pimpaj rododendraj floroj, kaj troviĝas tie pli ol 60 vizitindejoj. En la pitoreskejo de la monto Jinggang ekzistas pli ol 500 montpintoj, kaj la plej famaj estas la montpinto Ŝtona Simio, la montpinto Antikva Cipreso, la montpinto Pavo ktp. Konigante al ni pri la montpinto Ŝtona Simio, fraŭlino Liu Xin, ĉiĉerono de la ĉina Internacia Turisma Servo, diris:

"Starante sur la montpinto Ŝtona Simio, oni povas vidi malgrandan surmontan terason ĉe la orienta flanko, kie videblas amaso da kuriozaj ŝtonoj similaj al simioj. Inter tiuj la plej alta estas simia patrino, kiu instruas siajn infanojn. Jen estas la interesa vidindaĵo nomata 'Simioj aŭskultas instruon'."

Simile al la montpinto Ŝtona Simio, ankaŭ aliaj montpintoj havas proprajn karakterizajn vidindaĵojn. Ekzemple, sur la montpinto Antikva Cipreso kreskas abundaj cipresoj, kaj la plej antikva jam aĝas pli ol 800 jarojn. Ĉiuj cipresoj, kun la malhele verdaj folioj kaj rektaj trunkoj, staras kiel soldatoj, donante profundan impreson al rigardantoj. La Brovo-leva Montpinto estas ideala loko por apreci la nuban maron, imponan sunleviĝon kaj rododendrajn florojn kaj foti la montaran panoramon. Oriente de la Brovo-leva Montpinto vidiĝas duon-cilindra roko alta je proksimume 80 metroj kaj simila al grandega kandelo brulanta. Jen estas la montpinto Ĉiela Kandelo. Malantaŭ ĝi videblas grandega montpinto el la formo de elefanto kun la grandaj ventumileskaj oreloj, ĝi etendas sian longan rostron por preni akvon el montvalo. Jen estas la Elefanta Montpinto.