• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-24 21:21:13    
Li Yuanchang, kiu sindediĉas por eduko en kamparo

cri
De longa tempo, en la ĉinaj regionoj, kie ekonomio ne estas evoluinta, la kamparaj lernejoj alfrontas malaltecon de kapablo de instruistoj, manko de financo kaj aliaj problemojn, kaj la infanoj tie ne povas ĝui bonan edukan riĉfonton kiel la infanoj en urboj. Por ŝanĝi ĉi tiun staton, sennombro da edukistoj silente kultivas la teron de edukado en kamparo. Sinjoro Li Yuanchang estas unu el ili. En 6 jaroj li iris al proksimume 200 mezlernejoj kaj elementaj lernejoj en la provinco Jilin en la nordorienta parto de Ĉinio, establis 42 kulturajn kursojn de kamparaj instruistoj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi Li Yuanchang kaj la reformado al kampara edukado proponita de li.

En la provinco Jilin de nordorienta parto de Ĉinio troviĝas vilaĝo Yaoweizi, kies vilaĝanoj ŝatas la tradician vivmanieron kaj ŝatas ankaŭ aŭskulti laŭtlegadon de la infanoj en lernejo. Li Yuanchang naskiĝis kaj kreskis en tia vilaĝo. 57-jaraĝa Li Yuanchang rememorante diris, ke en infaneco li tre ŝatis lerni, spite de malfacileco en vivkondiĉo, li neniam rezignis sian lernadon. Post diplomiĝo el universitato, li senhezite elektis esti instruisto. Li diris, ke kiel kampara instruisto, la plej dolora al li estas tio, ke iuj infanoj devigite ĉesis lerni.

"Mi rigardas la lernantojn en mia klaso kiel miajn proprajn gefilojn. Tial mi proponas ami siajn lernantojn kiel siajn gefilojn. Iu lernantoj ĉesis lerni pro malriĉeco de sia hejmo, kaj eklabori en kampo. Mi iris al lia hejmo kvin aŭ ses fojojn. Fine mi persvadis liajn gepatrojn, kaj transportis lin al lernejo per biciklo."

En la jaro 1985, Li Yuanchang eklaboris kiel instruisto de ĉina lingvo en iu mezlernejo. Ekde tiam, li provis fari reformadon al instruado de ĉina lingvo por konformigi ĝin al kamparo. Li prenas la vastan kamparon kiel grandan klasĉambron de lernantoj, kaj instigis la lernantojn fari socian praktikon. Tial, ĉio en kamparo fariĝis lia originala eduka riĉfonto. Instruisto Wang Wei, kiu laboris kune kun Li Yuanchang, tre konsentas tiun ideon de Li. Wang Wei diris:

"Eduka ideo de instruisto Li estas kulturado de bonaj laborantoj por hejmloko. Li rigardas nian lernejon kaj niajn klasĉambrojn kiel malgrandajn klasĉambrojn kaj malgrandan lernejon. Li gvidas lernantojn al socia vivo kaj al naturo por kompreniĝi, kaj li rigardas la socian vivon kiel grandan lernejon kaj grandajn klasĉambrojn. Por tio, li gvidis lernantojn al akvokampo por ke la lernantoj partoprenu en agrikultura praktikado."

Li Yuanchang gvidas lernantojn el klasĉambro por ke ili observu la eksteran mondon per propraj okuloj, pensu per propra cerbon, kaj poste li postulas al ili verki artikolojn kun sia karaktero. Li Yuanchang diris, ke kvankam la lerna medio en kampara lernejo estas malfacila, tamen tio ne malhelpas kulturadon de sendependa pensa kapablo de lernantoj. Fakto atestas, ke tiu instrua metodo gajnas bonan atingon.

Laŭ konigo, inter la kamparaj lernantoj de Li Yuanchang, multaj jam eniris en universitaton, kaj iuj aliaj fariĝis talentuloj pri kulturado, gvidantoj pri scienco kaj teknikoj, ktp. Krome, la artikolaro "Floreto sur kampo", verkita de liaj lernantoj, estis difinita kiel lega lernilo de ĉina lingvo en la tuta provinco. Lernanto de Li Yuanchang Yan Zhaodong diris al raportisto, ke li lernis de instruisto Li la kapablon, kiun oni povas utiligi en tuta vivo. Li diris:

"Li instruas ne nur sciojn, sed ankaŭ kapablon kaj manieron por gajni sciojn. Tio estas kapablo, kiun oni povas utiligi dum tuta vivo."

Sed estas neatendita, ke antaŭ ses jaroj Li Yuanchang serioze malsaniĝis. Li devis foriri de podio kaj de lernantoj. La loka eduka departemento konsideris pri sano de Li Yuanchang, kaj sendis lin al la Eduka Instituto de Jilin, kies kondiĉo estas pli bona, por ke li labori kiel eduko-esploristo de ĉina lingvo. Tia aranĝo celas bone riparigi lin, sed Li Yuanchang prenas tion kiel novan startopunkto por servi al kampara edukado. Li diris:

"Tuj post resaniĝo, mi ekiris al kamparo, ĉar mia rolo ŝanĝiĝis. Mi estas eduko-esploristo. Mi klopodas por bone labori kiel eduko-esploristo. Kiel provinca eduko-esploristo, mi devas ekkoni la edukan staton de la provinco."

Ekde tiam, li restas en kamparo 4 monatojn ĉiujare, kaj jam vizitis 80% mezlernejojn de gubernioj kaj vilaĝoj de la tuta provinco. Post esplorado, Li Yuanchang trovis, ke malalteco de kapablo de instruisto jam estas unu el la gravaj faktoroj, kiuj malhelpas disvolviĝadon de kampara eduka afero. Pro manko de financo, estas malfacile disvolvi kulturadon al instruistoj. En tiu situacio, Li Yuangchang kreive proponis establon de kampara bazloka lernejo, por ke instruistoj el diversaj kamparaj lernejoj kune preparu lecionojn, reciproke aŭskultu instruadon de aliaj, kaj kune esploru kaj diskutu. Pro lia klopodo, la provinco Jilin jam establis 42 kamparajn bazlokajn lernejojn en 9 regionoj, kaj multaj kamparaj instruistoj altigis sian instruan nivelon per kulturado de la bazlokaj lernejoj.

Nuntempe, Li Yuanchang ankoraŭ esploras en la plej antaŭa fronto de kampara instruado. Li diris, ke farante tion li celas nur tion, ke kiel eble plej frue la kamparaj infanoj ĝuos edukon same kiel la urbaj infanoj.