La prezidanto de la Akademio de Esperanto ricevis peton de la respondeculoj de la retejo lernu.net, ke la Akademio reviziu la tie troviĝantajn kursojn. Ĉar laŭstatute la Akademio havas inter siaj taskoj la taskon "revizii aperintajn verkojn kaj kritiki ilin el lingva vidpunkto", kaj ĉar la temo ne klare kongruis kun la ĉeftemoj de la ekzistantaj Sekcioj, la prezidanto starigis specialan sekcion por revizii la enhavon de la koncernaj kursoj.
La Sekcio konsistas el Renato Corsetti (sekretario), Sergio Pokrovskij, Bertilo Wennergren (direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro) kaj Marc Bavant (direktoro de la Sekcio pri teknika vortaro). Ĉi-lasta estis elektita direktoro de la Sekcio.
La reviziado estas nur lingva: i.a. la Sekcio ne prezentas opinion pri la taŭgeco de la koncerna materialo por instruado. Krome ĝi starigis al si kelkajn principojn, kiujn ĝi sekvis en dubaj okazoj:
- Oni prefere uzu oficialajn vortojn.
- Kurso prefere uzu bonstilan, klasikan lingvaĵon (krom pro specialaj
instrucelaj be-zonoj), sed estis akceptita la postulato, ke la aŭtoroj
celas prezenti parolan lingvaĵon de junuloj.
- Kurso ne provu direkti la lingvan evoluon en okazoj, kiam ne regas
unueco de sento inter la Esperanto-parolantoj.
Post kontentiga laboro la Sekcio prezentis al la respondeculoj de la retejo lernu.net siajn detalajn komentojn pri du el la kursoj, nome Ana Pana kaj Ana renkontas. Krome, la Sekcio konsilis uzi pli klasikan stilon de interpunkcio, sed ne korektis la tekston ĉi-direkten.
La respondeculoj de la retejo prenis en konsideron la komentojn de la Sekcio, kaj rajtas informi la publikon, ke la koncerna kurso "estis lingve reviziita de speciala sekcio de la Akademio de Esperanto".
La verkinto estas Marc Bavant, la estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri lerniloj.
Aldone: La artikolo fontas el Ret-info.
|