• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 16:43:47    
Ekskurso al pitoreskejo Mulan en urbo Wuhan

cri
"Pitoreskejo Mulan" situas nordoriente de Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei, kaj estas rigardata de lokaj loĝantoj kiel "malantaŭa ĝardeno de la urbo". Dorsflanke sin apogante ĉe la montaro Dabieshan, la pitoreskejo posedas en si montojn, riverojn, ravinojn kaj aliajn belajn naturajn pejzaĝojn. En la arda somero, ĝia temperaturo estas malpli alta je 5 – 7 gradoj ol tiu de la urbaj kvartaloj de Wuhan, sekve ĝi estas bona somerumejo por la urbanoj.

La pitoreskejo Mulan areas je 750 kvadrataj kilometroj, kaj havas centojn da vidindaĵoj grandaj kaj malgrandaj, el kiuj ok estas plej famaj, ekzemple la monto Mulan, lago Mulan, golfo Mulan, akvolando Mulan ktp. Eble vi rimarkis, ke post ĉiu nomo sekvas la vorto "Mulan". Kial? Nun ni parolu pri tio.

La loko, kie troviĝas la pitoreskejo, estas la hejmloko de la heroino Mulan kun la familia nomo Hua en la ĉina antikveco. Mulan estis mirinda virino. En la dinastio Han de antaŭ pli ol 2 mil jaroj, nomada naciminoritato el la nordo invadis la dinastion Han, sekve la kortego varbis soldatojn el la popolo por defendi la landliman regionon, kaj postulis, ke ĉiu familio sendu unu adoltan viron en la armeon. Ankaŭ la familio Hua ricevis la soldato-varban dekreton. Tiam, knabino Mulan, filino de la familio Hua, pensis, ke la patro estas grandaĝa kaj la frato tro juna, sekve nur ŝia aĝo estas taŭga por aliĝi al la armeo, tamen ŝi ne estas viro, do kion fari? Pro forta cerbumado, ŝi perdis la apetiton por manĝo kaj la forton por laborado. Fine ŝi faris la aŭdacan decidon, t.e. sin ŝajnigante kiel viron, ŝi anstataŭu la patron por aliĝi al la armeo. Tiamaniere Mulan servis kiel armeano ĉe la landlimo dum 12 jaroj, kaj multfoje starigis meriton. Neniu rimarkis, ke ŝi estas virino. Pro sia heroa batalado, Mulan estis promociita de la kortego kiel generalo. Milito finiĝis je venko de la dinastio Han. Rezigninte altrangan statuson kaj luksan vivon, Mulan revenis hejmen por zorgi la maljunajn gepatrojn. La loĝantoj de la hejmloko de Mulan adoris ŝiajn noblan virton kaj bravan spiriton, kaj ege fieris pro tiu heroino, pro tio ili titolis multajn lokojn kaj vidindaĵojn per ŝia nomo Mulan.

La monto Mulan estas la plej granda kaj grava vidindaĵo en la pitoreskejo, kaj areas je 78 kvadrataj kilometroj. La monto Mulan altas je pli ol 580 metroj super la marnivelo. Por grimpi sur ĝin, necesas sufiĉe granda forto. Feliĉe la mont-grimpa vojo estas ombrata de abundaj arboj, kaj la malvarmeta zefiro de tempo al tempo agrable karesas mont-grimpantojn. S-ino Wu Yu, unu el la mont-grimpantoj, diris:

"Dum grimpado, mia korpo estas tute malsekigita de ŝvito, tamen mi sentas min tre ĝoje kaj komforte."