• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 17:12:01    
La televida urbo en Ĉinio

cri
Sude de la urbo Zhuozhou, Hebei-provinco, oni starigis novan urbon. Ĝi estas unu el la produktaj bazoj de la Centra Televida Stacio, la plej granda en Ĉinio. Malfermite, ĝi jam akceptis turistojn kaj filmistojn en -kaj eksterlandajn.

Laŭdire, dum la periodo de Tri Regnoj (220-280), Liu Bei, estro de Shu-regno, kaj lia generalo Zhang Fei naskiĝis en Zhuozhou, kaj ili konatiĝis kun alia generalo Guan Yu en tiu loko. En persika ĝardeno la tri personoj fratece ligiĝis por ĉiam. Per ilia renkontiĝo komenciĝis la fama ĉina klasika romano "Rakontoj de Tri Regnoj".

La urbeto Han en la televida urbo konstruiĝis por filmado de la 80-parta televida filmo "Rakontoj de Tri Regnoj". Antaŭe oni elektis kaj konstruis provizoran filmejon de televida filmo diversprovince, kio kaŭzis grandan malŝparon de mono, tempo kaj uzitaj konstruaĵoj zorge projektitaj de belartistoj por la filmo. Por ŝanĝi la situacion, ekde 1990 la Centra Televida Stacio investis por konstrui produktan bazon en la urbo Zhuozhou.

Pordo-turo staras sur la alta defendmuro de la urbeto Han, kie oni filmadis multajn atakajn spektaklojn en "Rakontoj de Tri Regnoj" kaj spektaklojn de Han-dinastio en aliaj televidaj filmoj. En la urbeto kuŝas tri stratoj, kiuj portas stilojn de Wei-, Wu- kaj Shu-regnoj. Ekz. la strato en stilo de Wu-regno similas al tiu en akvoriĉa regiono sude de Yangzi-rivero. Ligna ponto staras super kanalo laŭ la strato. Ligna ŝipo ripozas en la kanalo. antaŭ filmado oni devas pumpi akvon de proksima rivereto en la sekan kanalon. Tiel oni kreas tipan stratan pejzaĝon ofte videblan en la akvoriĉa sudo. Laŭ la stilo de Tang-dinastio (618-907) oni starigis la urbeton Tang, kiu portas ĉefe nigran kaj grizan kolorojn same kiel la urbeto Han, sed la unua estas pli grandioza ol la lasta. En ĝi altas pordo-turo, larĝas strato, luksas palaco kaj modestas popolaj loĝdomoj. Tie naskiĝis pli ol dek filmoj kaj televidaj filmoj, inkl. la granda televida filmo "Li Longji" pri imperiestro de Tang-dinastio kaj la filmo "Yang Yuhuan" pri lia plej dorlotata kromedzino. Ankaŭ la televida filmo "Li Shimin" pri alia imperiestro de la dinastio filmiĝis tie. En la filmo la juna imperiestro Li Shimin svingadis glavon, sidante sur galopanta ĉevalo, kiel brava militisto.

Tie la loĝejo estas luksa: alta alero, granda ĉefhalo, elegantaj mebloj, zigzaga verando, belaj artefaritaj montetoj, verda herbaro. Ambauflanke de la strato staras butikoj unu apud alia kun diversaj ŝildoj, kiuj montras prosperon de la dinastio. Post la inaŭguro en la 5-a de septembro 1992 ,la Televida Urbo jam akceptis dekmilojn da turistoj.

La Televida Urbo konstruiĝis iom post iom laŭ la bezono de filmado. Oni konstruis la urbeton Tang pli frue ol la urbeton Han. Kiam la unua finkonstruiĝis, finiĝis la filmado de la televida filmo "Li Longji". Nun la konstruado de la urbeto Han kaj la filmado de la televida filmo "Rakontoj de Tri Regnoj" iras samtempe.

En la Televida Urbo konstruiĝis ankaŭ luksaj hoteloj Taoyuan kaj Meiyuan en stiloj de Tang- kaj Qing-dinastioj por akcepti filmistojn kaj turistojn. La filmado-halo kun areo de 1 200 kvadrataj metroj, la plej granda en Azio, jam ekfunkciis. La konstruantoj de la urbo planas starigi pli multajn antikvecajn konstruaĵojn en tiu 200-hektara dezerto, ekz. tiuj de Song-dinastio (960-1279) kaj Yuan-dinastio (1271-1368), subakva truka filmejo kaj primora pitoreskejo de nacimalplimultoj.

Antaŭvideble, la Televida Urbo pli kaj pli perfektiĝos kaj allogos pli da homoj kiel bazo de filmo-produktado, galerio de antikva kulturo kaj turisma loko sur la ebenaĵo de norda Ĉinio.