• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 17:12:03    
Ankoraŭ ne malvualiĝis irana nuklea problemo

cri

Pro tio, ke Irano rifuzas ĉesigi urani-riĉigon, tiuj, kiuj aprobas puni Iranon, okupas superecon, tamen ankoraŭ multaj proponas solvi la iranan nuklean problemon per diplomatia maniero. Tial la irana nuklea problemo ankoraŭ ne malvualiĝis.

La 24-an de oktobro en gazetara konferenco, Sean McCormack, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke Irano ĉiuflanke puŝas la nuklean planon, tial la Sekureca Konsilio de UN devas pasigi la rezolucion puni Iranon. En la 23-a li diris, ke Usono, Francio kaj Britio jam prezentis al la Sekureca Konsilio la projekton pri puno kontraŭ Irano, tamen diversaj flankoj ankoraŭ ne atingis unuecon pri tio. Usono konfesis, ke la Sekureca Konsilio probable atingos unuecon en la venontaj kelkaj semajnoj.

Antaŭ tio konferenco de eksteraferaj ministroj de EU per rezolucio avertis, ke se Irano plue rifuzos ĉesigi la urani-riĉigon, EU devigite subtenos al la Sekureca Konsilio serĉi restriktan punon kontraŭ Irano. Sed proparolanto de la franca Eksterafera Ministerio montris, ke oni alprenis la rimedojn ne por puni Iranon, sed por preme revenigi Iranon al intertraktado; tio estas la konstanta starpunkto de Francio pri la irana nuklea problemo, kaj ĝi ne ŝanĝiĝis. Li emfazis, ke la pordo al la intertraktado ankoraŭ ne fermiĝis.

Rusio evidente aprobas diplomatian manieron. La 23-an de oktobro la rusa eksterafera ministro Sergey Lavrov diris, ke Rusio laŭeble klopodos restartigi la intertraktadon pri la irana nuklea problemo, kaj restas la ebleco de tiu ĉi intertraktado. Plifrue li diris ankaŭ, ke necesas la reago de la internacia socio al la irana nuklea plano, tamen tio devas esti konvena kaj baziĝi sur raporto de la Internacia Atom-Energia Agentejo; sed la raporto ne indikis, ke Irano minacas pacon kaj sekurecon de la mondo.

Sed la irana sinteno estas ankoraŭ nefleksebla. En la 23-a ĉi-monate Mohamed El Baradei, la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, diris al amaskomunikiloj, ke Irano komencis provi novan urani-riĉigan ekipaĵon; tiu ĉi ekipaĵo probable duobligos la urani-riĉigan kvanton. Laŭ raporto, en la 23-a la irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad reasertis, ke iuj landoj minacas Iranon per puno, tamen Irano faros nenian cedon rilate al la nuklea plano. En la sama tago ankaŭ Gholam-Hossein Elham, proparolanto de la irana registaro, diris, ke utiligo de nuklea energio por paca celo estas la neforprenebla rajto de Irano, tamen Irano volas intertraktadi pri la nuklea problemo kadre de internaciaj leĝoj.

Eŭropaj popolopinioj montris, ke krom Usono, kiu distrumpetas praktiki punon al Irano, aliaj flankoj jam prezentis la deziron solvi la nuklean problemon per intertraktado. En la nuna situacio, precipe post la nuklea provo de Koreio, EU jam perdis paciencon pro la longe nesolvita nuklea problemo, kaj sin turnis al restrikta puno. Ĝi tamen esperas, ke tiu ĉi afero restu en la regebla sfero por ĉiaokaze restartigi la intertraktadon kun Irano.