• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 17:20:58    
Wuhan, urbo ĉe Yangzi-rivero

cri
Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, estas centro industria, financa, komerca, scienca, kultura kaj eduka en la meza parto de Ĉinio. Ĝi areas 8467 kvadratajn kilometrojn kun 8.3 milionoj da loĝantoj. Tie kruciĝas Yangzi-rivero kun sia plej longa branĉo Hanjiang-rivero, kiuj dividis la urbon en tri partojn, t.e. Hankou, Hanyang kaj Wuchang, kiuj formis gravan nodon de fervojoj, akvovojoj, ŝoseoj kaj aerlinioj.

Kiel grava urbo liganta la mezan parton de Ĉinio kun la okcidenta, ĝi havas relative bonajn naturajn kondiĉojn. Kompare kun la okcidenta parto de Ĉinio, ĝi havas bonajn geografiajn kondiĉojn, kaj kompare kun la orienta marbordo ĝiaj produktokostoj estas malaltaj. Post kiam Ĉinio membriĝis al Monda Komerca Organizo kaj ekpraktikis la planon pri granda ekonomia disvolvo de sia okcidenta parto, Wuhan fariĝis pli grava pro sia latenta forto disvolviĝi en grandan internacian urbon. Tio ja koincidas kun la profeto de usona futuristo, ke Wuhan estos unu el la 10 superaj urboj en la estonteco.

Kompreneble, por esti grava internacia urbo estas bezonataj ne nur la supre menciitaj kondiĉoj, sed ankaŭ aliaj kondiĉoj, kiaj naturaj riĉfontoj kaj nivelo de sciencoj kaj edukado.

Koncerne la naturajn riĉfontojn, Wuhan havas 189 lagojn, kies totala areo konsistigas kvaronon de tiu de la tuta urbo. Tie la pokapa kvanto de surtera akvo okupas la unuan lokon en la mondo inter grandaj urboj. Wuhan estas urbo, kiu plej frue ekuzis kranakvon, kun 4 mil kilometroj da akvotuboj en la ĉefaj kvartaloj. 

Koncerne sciencojn kaj edukadon, en Wuhan estas la tria granda novteknologia ĝardeno de Ĉinio -- la Novteknologia Ĝardeno Donghu. Tie naskiĝis la unua ĉina optika fibro, kies esplorado, disvolvo kaj produktado dum longa tempo okupas avangardan lokon en Ĉinio. La ĝardeno ĝuas la nomon Optika Valo de Ĉinio. Tie troviĝas 18 altaj lernejoj, 56 institutoj, 700 teknologiaj establoj kaj 5 mil entreprenoj. Tie laboras 45 membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Ĉina Akademio de Inĝenierio. Fenghuo, Huagong, Jinglun kaj Lixing estas landfamaj altteknologiaj establoj en Ĉinio. Ili ĉiuj rapide disvolviĝis en nur kelkaj jaroj surbaze de la atingoj sciencaj kaj teknologiaj. Ili donis vivipovon al disvolviĝo de la industrioj informadika, optik-elektronika, energi-elektronika kaj konsuma optik-elektronika. En la pasintaj jaroj, energie disvolvante altteknologiajn industriojn, tiu teknologia ĝardeno dediĉis grandan atenton al kreado de novaj medioj, por ke la ekonomia, socia, natura kaj kultura medioj estu pli harmoniaj. Nun diversaj kompletigaj instalaĵoj kaj grandareaj verdaĵoj montras la novan fizionomion de ĝia bela perspektivo.

Li Xiansheng, urbestro de Wuhan, diris: "La grandaj urboj de la mondo kaj precipe tiuj de la disvolviĝantaj landoj ellaboris strategian planon por konstrui sin en internacian urbon, kaj por realigi tiun celon oni devas partopreni la internacian labordividon. Sub la novaj historiaj kondiĉoj, Wuhan certe plene utiligos kaj kulturos siajn avantaĝojn por levi sian konkurencpovon, donos pli da investoj al disvolviĝo de sciencoj, teknologioj kaj edukado, aktive partoprenos la internacian labordividon kaj kunlaboron kaj plene utiligos la ĉinan kaj internacian merkatojn por akceli sian impetan disvolviĝon."