• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 17:22:29    
En unuaj 3 trimestroj enspezo de ĉinaj kamparanoj plue tenis kreskadon

cri
En unuaj 3 trimestroj enspezo de ĉinaj kamparanoj plue tenis kreskadon

La 25-an de oktobro, raportisto ricevis la informon el ĉina Ŝtata Statistika Buroo, ke en unuaj 3 trimestroj ĉijare, kontantaĵa enspezo de ĉinaj kamparanoj plue tenis rapidan kreskadon.

Laŭ specimena enketo al 68 mil kamparaj loĝantoj en ĉinaj 31 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, en la unuaj 3 trimestroj kamparanoj realigis la pokapan konstantaĵan enspezon je 2 762 juanoj, kiu, krom la preza faktoro, pliiĝis je 11,4% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Interalie, kamparana enspezo el vendo de agrikulturaj produktoj pliiĝis stabile.

Nombro de landoj kaj internaciaj organizoj, kiuj konfirmis sian partoprenon en Ŝanhaja Monda Foiro, atingis 87

Sekve de tio, Usono jam oficiale konfirmis sian partoprenon en la ĉina Ŝanhaja Monda Foiro, 2010, en la 24-a de oktobro, la nombro de landoj kaj internaciaj organizoj, kiuj konfirmis sian partoprenon en la foiro, jam atingis 87.

Koncerna persono de ŝanhaja buroo pri monda foiro esprimis, ke en tiel mallonga tempo tiel multaj landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon en la foiro, tio neofte okazas. Tio montras, ke pli kaj pli da landoj kaj internaciaj organizoj atentas la foiron en Ŝanhajo kaj rigardas ĝin kiel gravan ŝancon de interfluo kaj kunlaboro kun Ĉinio.

En unuaj 3 trimestroj de kuranta jaro profito de ĉina industrio kreskis proksimume 30%

La 24-an de oktobro, ĉina ŝtata Buroo pri Statistiko publikigis raporton, kiu montras, ke en la unuaj 3 trimestroj de la kuranta jaro, ĉinaj industriaj entreprenoj efektivigis profiton de 1 301,9 miliardoj da juanoj de renminbi, kiu kreskis je 29,6% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

Ĉinio planas ripari difektitajn akvorezervejojn per kredito de Monda Banko

Laŭ informo, en la 24-a de oktobro, estro de departemento pri konstruado kaj administrado de la ĉina Ministerio pri Akvoutiligo Sun Jichang esprimis, ke la ĉinaj departementoj pri akvoutiligo planas solvi problemon pri manko de mono en riparado de difektitaj akvorezervejoj per kredito de la Monda Banko kaj Azia Ekspluata Banko.

Tion esprimis Sun Jichang ĉeestante en tutlanda kunveno pri konstruado kaj administrado de akvoutiligo, kiu okazis en la ĉina orienta urbo Wuxi.

Ĉinio plue faros reguligadon kaj regadon de kredita kreskado

Lastatempe en Pekino, sinjoro Liu Mingkang, prezidanto de ĉina kontrola kaj administra komitato de bankoj, esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe reguligos kaj regos rapidecon de la kredita kreskado kaj samtempe fortigos trakton de malbona kredito.