• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-26 15:07:55    
Vilaĝo Quzhai, vilaĝa urbo

cri

La grava kialo de la ŝanĝiĝo de la vilaĝo fontas en la atento de eduko kaj talentula trejno. En la vilaĝo, ekzistas infanĝardeno, elementa lernejo kaj mezlernejo kun bonaj instalaĵoj, aĝante nur 2 kaj duonan jarojn, infanoj de la vilaĝo jam ricevas edukon, kiun ili povas ĝui ĝis en supera mezlernejo interne de la vilaĝo. 26-jaraĝa sinjoro Fan Shaojie estas estro de teknika fako de cementa limigita korporacio de Quzhai, en 1999 la vilaĝo pagis kapitalon kaj sendis lin al hebei-a natur-scienca kaj teknika instituto por lernado en la fako de cementa teknologio. En 2003 fininte sian lernadon, li revenis al la vilaĝo kaj partoprenis en ekonomia konstruado. Fan Shaojie diris, ke la talentula trejno metis firman bazon por kontinuigebla disvolvo de la vilaĝa ekonomio.

"Por grandiĝi, entreprenoj bezonas pli kaj pli altan scienc-teknikon kaj pli kaj pli altan kulturan nivelon, gvidantoj jam konis, ke talenuloj estas la relative grava faktoro de la entreprena disvolvo. Mi esperas per miaj scioj konstrui mian vilaĝon pli bona."

En la vilaĝo Quzhai, pli ol 150 homoj, kiel sinjoro Fan Shaojie, fininte sian lernadon revenis al la vilaĝo, nun multaj jam fariĝis gvidantoj kaj teknikaj aktivuloj de entreprenoj.

Sekve de laŭgrada kresko de kleraj talentuloj, kiel Fan Shaojie, administristoj de entreprenoj de la vilaĝo ŝanĝiĝas de krea tipo kaj sperta tipo al teknika tipo kun moderna administra scio, ankaŭ entreprenoj de la vilaĝo laŭgrade ŝanĝiĝas kiel modernaj entreprenoj kun progresintaj instalaĵoj kaj investo je pli ol 100 milionoj de juanoj.

Bona gvidanto kaj demokratia administra sistemo estas kialoj subtenantaj kontinuigeblan disvolvon de la vilaĝo. En lastaj multaj jaroj, fortigante entreprenan administradon, administristoj de la vilaĝo realigis la sistemon de publikigo de vilaĝaj aferoj kaj demokratia diskuto, ankaŭ establis demokratian financigan grupon, konsistantan el funkciuloj, partianoj kaj reprezentantoj de vilaĝanoj. Parolante pri tio, vilaĝanino Zhang Minxia diris:

"Ĉiujare nia vilaĝo, havas 3 demokratiajn kunvenojn, vilaĝaj aferoj estas aprobitaj de reprezentantoj de vilaĝanoj kaj reprezentantoj de partianoj kaj poste publikigitaj."

Por realigi sanan kaj kontinuigeblan disvolvon, sekretario de la vilaĝa sekcio de la Komunista Partio de Ĉinio sinjoro Hu Jichen kaj aliaj vilaĝaj gvidantoj planas estontan disvolvon. Li diris, ke en la estonteco, laŭ la breĉo de konstruado de ŝparaj kaj mediprotektaj entreprenoj, la vilaĝo Quzhai fortigos reguligon de industria strukturo de entreprenoj. Samtempe, kontentante pri senĉese altiĝanta vivkvalito kaj loĝkondiĉoj, oni klopodos por konstrui la vilaĝon harmonia vilaĝo kun turismo, amuzo kaj pasigo de ferio.


1  2