• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-26 15:29:29    
La 9-a Pekina Internacia Muzika Festivalo estas enhavoriĉa (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la 2-a de oktobro, kun emocia melodio de , la 9-a Pekina Internacia Muzika Festivalo malfermis sian kurtenon kaj alportis gajan etoson al aŭtuna Pekino.

Ĉijare estas "Rusa Jaro" gastigata de Ĉinio kaj kiel grava konsistiga parto de la kultura interflua aktivado "Rusa Jaro", "Melodio de Rusio" fariĝis la plej granda karakterizo de la malferma koncerto de la festivalo.

Rusa direktista majstro Valery Gergiev kaj fama rusa Mariinsky Orkestro kune prezentis plurajn rusajn klasikajn muzikaĵojn, kiuj kovras diversajn formojn, kiaj baladaj muzikaĵoj, simfonio, preludo de opero kaj fragmento de opero. Tiuj klasikaj muzikaĵoj inkluzivas Festan Preludon de Shostakovich, Preludon de Ruslan kaj Ludmilla kaj Nutcracker de Tchaikovsky, kiu estas ege konata kaj plaĉa al ĉinaj spektantoj. En la koncerto, spektantoj dronas en la eleganta melodio.

Pekina Internacia Muzika Festivalo, gastigata de Ĉina Kultura Ministerio kaj la pekina magistrato fondiĝis en 1998 kaj okazas en ĉiu jaro. Ĝi kun "internacia kriterio, ĉina trajto kaj pekina etoso" kiel celo, jam estas metita en liston de mondaj famaj festivaloj kaj fariĝas kultura aktivado de Pekino kiel simbolo. Vicministro de la ĉina Kultura Ministerio sinjorino Meng Xiaosi konigis:

"Post 9-jara sukcesa funkciigo kaj zorgema gastigado, Pekina Internacia Muzika Festivalo jam fariĝas internacia arta solenaĵo, kiu plene enkorpigas pekinan kulturan etoson kaj malferman animon kaj ankaŭ sin turnas al fama marko, kiu estas vaste atentata de la monda muzika rondo kaj aprobata de profesiuloj."

Ŝi klarigis ankaŭ, ke Ĉina Pekina Internacia Muzika Festivalo malfermas fenestron al la mondo kaj per tio ĉinoj plenplezure aprecas elegantan konduton de mondaj unuaklasaj artaj ensembloj kaj eminentaj artistoj diverslandaj. Cetere la festivalo ankaŭ malfermas pordon de Ĉinio kaj per tio popolanoj en diversaj landoj povas ĝui ĉarmon de eminenta arto de la ĉina nacio. La festivalo ankaŭ aldonas brilan koloron al Pekino, kaj antikva kaj moderna."

La 9-a Pekina Internacia Muzika Festivalo daŭras je 28 tagoj kaj konsistas el 26 prezentoj, en kiuj koncentriĝas klasikaj muzikaĵoj ĉinaj kaj alilandaj. Preskaŭ mil muzikistoj el dekoj da landoj, kiaj Rusio, Italio, Usono, Germanio kaj aliaj sinsekve ĉeestas al la festivalo. Direktisto Valery Gergiev, pianisto Pollini, violonisto Augustine Dumay, violonĉelisto Maisky kaj aliaj pluraj mondnivelaj muzikaj majstroj sinsekve eksponas sian elegantan konduton kaj ĉinaj spektantoj povas apreci artan ĉarmon de diversaj kulturo kaj stilo.