• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-26 16:50:09    
Stanforda Universito (foto)

cri

La Stanforda Universitato en la usona ŝtato Kalifornio estas tre fama en la koro de multe da fremdlandaj studentoj. En la vico de tutmondaj universitatoj, ĝi okupas la lokon inter la trian kaj kvinan. Oni titolas ĝin "okcidenta Harvardo". Usonaj universitatoj ĝenerale estas malfermaj, la Stanforda Universitato ne estas escepto. La registaro ne donas asignon al ĝi, kiel ne al aliaj privataj universitatoj. Ĝia funkciado fundamente dependas de donacita mono. Tamen ĝi en tre frua tempo jam trovis "kuniĝan punkton": kunlabori kun industriistaj kaj komercistaj rondoj, pro tio la monkolektado ne estas malfacila.

Urbeska ĝardeno facile alirebla

En la jaro 1884 usona entreprenisto Stanford estis dolor-plena pro tro frua morto de sia solfilo Malgranda Stanford pro tifo. Memore al sia filo li, per sia tuta havaĵo, funkciigis kune kun sia edzino la Stanfordan Universitaton en 1891. La tiamaj konstruaĵoj estas ankoraŭ bone konservataj. La ĝardeno areas 35 kvadratajn kilometrojn. La universitato okupas la unuan lokon inter la mondaj universitatoj pro sia proprieto. Pro siaj longa historio, vasta ĝardeno kaj progresinta akademio la universitato allogas al si multe da ekzamenotoj, tamen peti viziton al ĝi estas ege malfacile inter la usonaj universitatoj. Dum vizito al ĝi ne estas malfacila.

En la universitato estas funkciigata informa konsultiĝa centro por vizitantoj. Escepte de la Kristonasko kaj semajnfinaj ferioj, videblas volontuloj, kiuj kondukas vojaĝantojn en senpaga vizito en la universitato kaj rakontas al la lastaj la historion kaj homsciencon de la universitato.

Nia raportisto iam pasis preter Silicia Valo, sanktejo de altaj sciencoj kaj teknikoj. Lokanoj persvadadis lin dirante: "Vi certe bedaŭrus, se vi preterlasus viziton al la Stanforda Universitato pro via granda okupiteco." Li do veturigis aŭton al la universitato, ne troige, "Stanforda urbo". Post dekkelkaj minutoj da veturado, li ankoraŭ estis en ombroriĉa arbaro kaj ne vidis la veran aspekton. Li plue veturis kaj ekvidis larĝan "ŝoseon", benzinostacion, antikvajn konstruaĵojn, magazenon, supermerkaton, hospitalon kaj preĝejon. Trans la vasta kaj ebena gazono vidiĝas diversformaj skulptaĵoj. Vidite de malproksime, la plej okulfrapa estas eble la turo Hoover. Ĝi estas la simbola konstruaĵo de la universitato kaj estas parto de la fama cerbaro Hoover-Instituto kaj estas fama internacia esplor-institucio pri milito, revolucio kaj paco. Antaŭ la turo du gejunuloj el Korea Respubliko sin fotis. La junulino diris al nia raportisto, ke ŝi volas viziti la fakultaton pri komputilo de la universitato kaj loĝi apud la Silicia Valo.

La universitato ne profitoĉasa, monkolektado fare de profesoroj

La universitato ne estas profitoĉasa, eĉ ĝia enspezo ne povas esti dividita al individuoj. Nia raportisto pagis nenion por vizitado tamen per tri usonaj dolaroj aĉetis mapon, esprimante subtenon al la konsultejo por vojaĝantoj.

Samtempe kun tio, kiel privata universitato ĝi ne povas postuli monon de la registaro; dum plimultaj studentoj ĝuas stipendion. La universitato do devas akiri donacion de siaj direktoroj, aŭ kolektas monon de la socio kaj individuoj, aŭ lasas profesorojn kolekti monon en la socio.

Kiel kutime, profesoroj establas esploran grupon, starigas al si esplorajn temojn, poste verkas detalan raporton, kiu asertas, ke la temoj estas tre gravaj, por gajni konkurencon kun aliaj universitatoj kaj ricevi aŭspicion el registara fonduso aŭ alia fonduso.

Tuj apud la "Silicia Valo", kunlaboro kun industriista kaj komercista rondoj

La Stanforda Universito situas tuj apud la "Silicia Valo". Fakte ili ambaŭ reciproke sin ligas kaj kune kreskas. La "Silicia Valo" potenciĝis de komputila informa tekniko en la komenco ĝis la nuna vaste atentata biotekniko, pro tio, la universitato rapide fariĝis "akademia pinto"; kaj en la komenco ĝuste la universitato kreis kondiĉon por konstrui "Silician Valon" en la okcidenta Usono.

Por teni kunlaborajn rilatojn inter si kaj industria rondo, la Stanforda Universito luigis preskaŭ 8% de sia tero, tie fondiĝis stanforda industria ĝardeno. Ĉefaj esploristoj kaj altrangaj dungitoj de la altteknikaj entreprenoj, kiuj lokiĝis en la ĝardeno, devenas de la universitato, iuj profesoroj sin okupas kiel konsilantojn de la entreprenoj. Siaflanke, la universitato invitas entreprenistojn al si kiel instruistojn.

La interreta nova ekonomia ŝaŭmo rompiĝis siatempe, kaj la "septembro-11-a" evento donis atakon al la usona ekonomio, la Stanforda Universito do faris al si reguligadon. Ĝi funkciigis esploran programon pri islamo, solidigis la gvidan avantaĝon en esplorado pri internaciaj rilatoj; samtempe kun tio, pliigis investon al media protektado kaj biologiaj scienco kaj tekniko.

Ĝuste kiel iu studento diris al nia raportisto: "Direktante vian rigardon al malproksima ĝardeno, vi do rimarkas, ke tie latentas senlima viveco en kvieteco."