• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-27 07:55:13    
Acheng: Du Patraj Generacioj

CRI
Ne rimarkite la patroj jam fariĝis avoj, kies filoj patriĝis. En libera tempo mi faris komparon inter la 2 patraj generacioj kaj trovis ion emocian kaj pensigan.

Ĉiu el la generacio de mia patro dediĉis preskaǔ ĉiom da energio al luktado por komunisma afero. En tiu epoko ili apenaǔ postulis, ke gefiloj gajnu multajn poentojn en lernejo; jam sufiĉas, ke ili estu fidelaj al la Partio kaj popolo; estas bagatelo, ĉu gefiloj povas viziti universitaton; ili povas laǔplaĉe labori diplomite el elementa lernejo aǔ mezgrada, tute egale, ĉu en vilaĝo aǔ en fabriko. Estis tre nature, ke gefiloj mem serĉu laboron. Iliaj gepatroj tute ne sentis honton aǔ prestiĝ-falon, nek tre zorgis, kian okupon gefiloj havas. Tiu patra generacio estas tre admirinda.

La nuna generacio de patroj estas tro suferiga al si. Vere, la tiel nomatajn suferojn ili mem venigas. Havante nur unu idon, la patro klopodas ke lia filo aǔ filino posedu diversajn kapablojn. La filo aǔ filino devas ne nur gajni multajn poentojn en lernejo, sed ankaǔ viziti ĉiajn kursojn ekster la lernejo. La patro engaĝas ĉarlatanecajn "instruistojn" por altigi nivelon de la filo aǔ filino en matematiko, fiziko, kemio kaj la angla lingvo. Cetere, la filino aǔ filo devas plenumi nekalkuleble multajn ekzamenojn. Sed ĉio ĉi estas nur minimuma, kun la unika celo – varbiĝi en universitaton kaj poste, magistriĝi, doktoriĝi kaj fine ellandiĝi (Kia kontrasto, lia aǔ ŝia patro siatempe gajnis nepasigajn, malpli ol 60 poentojn por 9 aǔ 6 lernobjektoj!) Aliflanke, la patro trudas kaj devigas, ke la filo fariĝu Qi Baishi (fama ĉinstila pentristo) kaj filino, Peng Liyuan (kantistino).

Fil(in)o, lernu ankaǔ la tablotenisan ludon! Post kelkaj jaroj vi eble fariĝos monda ĉampiono. Siaflanke la patro faras preparadon por ke lia ido famiĝu kiel muzikila ludisto; projektadon por ke la filino aǔ filo gajnu oran medalon en Olimpikoj; desegnas bluan planon por ke ŝi aǔ li estu majstr(in)o de arta prezentado, malgraǔ tio, ke fine nur kelkaj sukcesus, tamen tia patro strebas ĝuste al la kelkeco (la kazo similas loterion en kiu oni atendas ne sakon da lavpulvoro, sed luksan aǔton!) Kaj, aliflanke, tia patro ignoras tion, kio povas okupi ĉiujn homojn.

Sed kiaj la gefiloj elkreskintaj? Ili havas propran ideologion kaj apartan vivmanieron. Zumante popularan kanton ŝi aǔ li ĵetas sin en la sinon de la patrino kaj kokete flugigas kison al la patro. Alta konsumo postulas nur monon. Propra salajro ne sufiĉas, ili do petas sumon. Ĉu rifuzi? Kial ne doni? Filino dorlotatas kiel princino kaj filo fariĝas jam imperiestro de la gepatroj, tiom pli de la geavoj. Kia restas la patro? Ne bone fartanta, li trenas sin al legoma bazaro, ĉantaĝas por iom malpli pagi aǔ simple aĉetas nefreŝan specon. Revenante li vidas silueton de la fil(in)o, vigle kaj gaje trotanta kun siaj kompanoj. Li sentas dozon da dolĉo.