• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-27 09:31:30    
38a Korea Kongreso de Esperanto

cri

En la 14-a kaj la 15-a de oktobro, la 38-a Korea Kongreso de Esperanto okazis en Centro por Evoluigo de Homa Rimedo en POSCO (Pohang Ŝtal-Kompanio) en la bela havenurbo Pohang sudoriente de Korea Duoninsulo. Al la kongreso aliĝis 131 personoj inkluzive de 19 fremdlandanoj el Ĉinio, Japanio kaj Tajlando. La kongresa temo estis "La Rolo de Esperanto por Kontribui al Regiona Komunumo".

Estis fakaj kunsidoj: Korea sekcio de ILEI, SAT-anoj, Espera Monto, Katolikismo, Kristanismo, Ŭonbulismo, Rondo-ktp kaj tiel plu.

En kongresaj universitatoj prelegis d-ro KAWANISHI Tetsurou (el Japanio) pri la "Sano kaj korpa movo en referenco al Taegukkwon laũ esploranalizo de kuracisto pri rehabilitado" kaj prof. So Jin-su sub la titolo "Rokarto de primitivuloj en Altajo de Mongolio".

Kadre de la kongreso okazis simpozio pri la kongresa temo, en kiu prelegis d-ro PARK Wha-chong (vicprezidanto de KEA) pri "Medicina servado al socio per Esperanto en Kyeongbuk-filio", pastoro HA Gwang-rak pri "Lingva instruado por la nekoraj laboristoj" kaj s-ro HO Song (KEA-estrarano pri eksteraj aferoj) sub la titolo "Kiel koreaj Esperantistoj kulture ŝanĝu kun edziniĝintaj enmigrintoj kaj enmigrintaj nekoreaj laboristoj"

Oni prelegis kaj diskutis en la simpozio: "Pro la rapide malvastiĝanta terglobo multaj homoj transloĝiĝas en fremdajn landojn kaj ofte suferas pro lingvaj muroj. Nuntempe en Koreio troviĝas multaj nekoreaj laboristoj kaj edziniĝintaj enmigrintoj. Ili suferas kaj fojfoje malprofitas pro malfacileco de komunikado. Do kiamaniere ni, esperantistoj povas helpi la malfortulojn per Esperanto. Kaj kiel ni povas disvastigi nian lingvon al tiuj, kiuj urĝe bezonas komunikiĝi kun fremdlingvanoj."

Kaj oni konkludis, ke unue oni sciigu la enmigrintojn pri Esperanto-komunumo, kiel pri ilia amikaro, per medicina servo kaj ceteraj. Per tio multaj el ili interesiĝos pri Esperanto aŭ favoros al ĝi, ĉar plejparto de ili ne tuj povas sukcese lerni Esperanton pro la manko de tempo.

La kongreso estas tre sukcesa. Multaj kongresanoj laŭdis la LKK-on precipe pro la bela kongresejo, kaj abundaj artaj programeroj kaj tre bongustaj manĝaĵoj en la interkona vespero.

(Aldone: Verkinto de la artikolo estas Kim Uson, ĉefredaktoro de la Lanterno Azia.)