• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-27 14:02:27    
Juna muzikisto Chen XU

cri

Karaj retlegantoj, Chen Xu naskiĝinta en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, estas muzikisto, kiu kapablas ne nur krei tekston kaj melodion, sed ankaŭ aranĝi muzikaĵon kaj dancon. Depost sia eniro en la muzikan rondon, li estas ŝatata de ĉinaj grandnombraj muzik-amatoroj per sia martela muzikaĵo kun populara strata kulturo.

La kanto, kiun vi aŭskultas, estas kreita kaj prezentita de Chen Xu. La kanto kun populara strata kulturo, manifestas malkaŝemecon de gejunuloj.

Chen Xu estas harbinano de la provinco Heilongjiang, ĉina nordorienta landparto. Deinfanaĝe li ŝatis arton kaj lertis en kantado kaj dancado. Pro tio li ĉiam estis aktivulo en kantado kaj dancado en lernejo. Post diplomiĝo el supera mezlernejo, li havis fortan kaj frenezan inklinon al bokso kaj fariĝis profesia boksisto. Poste li estis rekomendita al lernejo de policanoj por plenumi sian lernadon. Diplomiĝinte el la lernejo, li fariĝis policano okupiĝanta pri evito de perfortaj eventoj.

Tamen pro neforlasebla ŝato al muziko kaj danco, post nelonge, Chen Xu forlasis sian okupiĝon kaj venis al Pekino por lerni kantadon kaj dancadon kaj samtempe strebi al bonŝanco por sin disvolvi. En 2000, Chen Xu partoprenis en konkurso organizita de iu muzika kompanio de Korea Respubliko en Ĉinio, li per sia eminenta kantado, akiris aprobon de ĉeloklaj ĵurianoj kaj estis elektata kiel unu el kandidataj membroj de iu martela kant-grupo TNT de Korea Respubliko. Cetere li devas veni al Korea Respubliko por ricevi pluapaŝan trejnon. Rememorante tiaman sperton, Chen Xu diris:

"En la duon-jara konkurenco, inter cent mil homoj, restis dek. Tiuj dek homoj estis sendataj al Korea Respubliko por ricevi trejnon. Dek homoj estis dividataj en tri grupojn kaj reciproke konkuris, finfine restis la plej elstara grupo. Tiam konkurenca premo estis tro granda, se mi eĉ iom malstreĉu min, mi estus en malsupereca stato."

Post senĉesa klopodado, Chen Xu elektiĝis kiel estro kaj ĉefkantisto de la grupo TNT kaj fariĝis brilega stelo en diversaj prezentaj scenejoj en Korea Respubliko. Sennombraj gejunuloj de Korea Respubliko havas frenezan amon al li. En libera tempo, Chen Xu lernis muzikan produkt-manieron kaj ricevis intensan trejnon de kantado kaj danco-aranĝo.