• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-27 17:53:38    
Ruĝa Kruco en ĉina kamparo

cri
Kiel socia sava organizo, la organizo Ruĝa Kruco daŭre helpas kaj savas la rifuĝintojn kaj plagitojn, kaj aktive partoprenas en humanisma helpado. La ĉina Ruĝa Kruso establiĝis en la jaro 1904. Nuntempe la ĉina Ruĝa Kruco havas 31 provinc-nivelajn filiojn kaj filiojn en du specialaj administraj regionoj Hongkong kaj Aomen. Krome, la ĉina Ruĝa Kruco havas pli ol 70 mil fundamentajn organizojn.

En la urbeto Jinshang de la urbo Shishi de la provinco Fujian, Ĉinio, troviĝas fundamenta organizo de Ruĝa Kruso establita de popolanoj. Ĝi estis establita tute de la popolanoj, kiuj fervoras pri filantropia afero. Kaj ĝi disvolvas filantropian aktivadon per mono kaj materialoj kolektitaj el popolanoj. Ĝi jam gajnis konfidon kaj subtenon de popolanoj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi tiun popolan Ruĝan Krucon.

La urbeto Jinshang de la urbo Shishi estas ĉemara urbeto. La nombro de loĝantaro de la tuta urbeto ne atingas 10 mil, sed nombro de loĝantoj, kiuj elmigris al aliaj landoj, superas 10 mil. Ilia jara pokapa enspezo estas 8 mil juanoj de renminbi. Sed en tiu regiono, kie ekonomio rilative progresas kaj ĉiutaga vivo estas rilative riĉa, iuj ankoraŭ drons en malfacileco pro malsano aŭ plago, kaj ili bezonas helpon kaj zorgon de la socio.

Iutage en la jaro 1999, sinjoro Wu Qichang, kiu funkciigas vendejon en la urbeto, estis tuŝita de iu afero. Iu malriĉa vilaĝano petis, ke li skribu leteron al liaj familianoj en Filipinoj, ke ili alsendu monon por kuraci malsanan patrinon. Poste, Wu Qichang eksciis, ke ĝenerale tiu vilaĝano eĉ ne havas monon por bruligi kerosenan lampon. Tiu afero profunde tuŝis lin, kaj al li naskiĝis ideo establi aman fonduson.

"Mi kontaktiĝis kun multaj maljunuloj, kiuj petis min skribi leteron al Filipinoj, Hongkong por peti iom da mono de siaj parencoj, por helpi ilin trapasi malfacilaĵon. Iam estas malsano, kaj iam la malfacilaĵo estas plago. Tiam, mi rimarkis, ke ankaŭ en la regiono kun ekonomio evoluinta, iuj ankoraŭ bezonas helpon de aliaj."

Ideo de Wu Qichang samas kun tiu de ekssoldato Qiu Yushang de la urbeto Jinshang. Pro ilia klopodo, en la 17-a de januaro de la jaro 2001, la organizo Ruĝa Kruco de la urbeto Jinshang oficiale establiĝis. Kaj tuj post establiĝo de la Ruĝa Kruco, ili faris kelkajn aferojn, kiuj faris sensacion en la urbeto.