• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-30 14:35:17    
Bangladeŝa bankisto doktoro Muhammad Yunus (foto)

cri

Oktobre de 2006, Muhammad Yunus, titolita bankisto de malriĉuloj en Bangladeŝo, gajnis nobelpremion pri la paco. Vespere de la 21-a ĉi-monate la bangladeŝa ambasadorejo en Ĉinio okazigis bonvenigan ceremonion por li. Ĉeestante al la ceremonio li diris, "La bangladeŝa banko Grameen malfermis krediton al 6,5 milionoj da homoj, kaj 96% de ili estas virinoj. Pro ilia klopodo, 58% de la ŝuldantoj kaj ties familianoj jam liberiĝis el malriĉeco. Siasignife, nobelpremio pri la paco estis unuafoje donita al malriĉaj virinoj. Ili meritas tiun ĉi honoron."

Muhammad Yunus diris, ke delonge li sin dediĉas por helpi malriĉajn virinojn pro tio, ke ili troviĝas en relative malsupereca pozicio kaj estas plimalfortaj ol viroj vizaĝante al malriĉeco. Sed li rimarkis, ke la volo de virinoj, protekti infanojn, familianojn kaj familian integrecon, estas pli firma ol tiu de viroj; virinoj pli bone komprenas kiel elspezi monon por bezonaĵo, kaj ricevinte prunton, ili pli facile profitigos la familion. Tial lia banko decidis malfermi krediton ĉefe al virinoj. Por garantii la helpon al malriĉaj virinoj, la banko starigis stipendion por infanoj de la ŝuldantoj. Laŭ preskribo de la banko, la stipendio privilegas knabinojn. Ĝis julio de 2006 la banko disdonis al 31 122 infanoj stipendion je la sumo de 390 mil usonaj dolaroj. Por instigi infanojn de la ŝuldantoj akcepti superan edukon, la banko malfermas krediton ankaŭ al studentoj. Ĝis julio de la kuranta jaro helpate de la banko jam 11 399 studentoj eniris en superajn lernejojn por studo.

En la notico Nobelpremia Komitato alte taksis Muhammad Yunus pro tio, ke li kaj la banko Grameen faris grandan klopodon por puŝi de la socia baztavolo la ekonomion. Ĝi diras, "Longdaŭra paco povas efektiviĝi nur tiam, kiam granda nombro da loĝantoj trovis la metodon liberiĝi el malriĉeco, la grandsuma kredito, funkciigata de Muhammad Yunus, estas ĝuste tia." Muhammad Yunus diris al raportisto, ke ĉio, kion li faras, celas atesti al la mondo, ke malriĉuloj estas pli kredindaj ol riĉuloj, "Eble ili estas tre malriĉaj kaj posedas nenion, tamen ili ne estas malsaĝaj, kaj ĉiu el ili havas la latentan forton riĉiĝi. Estas ne tre malfacile, ke oni retrovigu al malriĉuloj la memfidecon, ĉar bagatelaj helpoj eble radike ŝanĝos ilian sorton, kaj ni klopodas ĝuste por tiu ĉi celo. La bangladeŝa banko Grameen ĉiujare pruntedonas pli ol 800 milionojn da usonaj dolaroj, mezkvante 130 dolarojn al ĉiu petanto, kaj la likvida procento atingis 99%. Ĝis nun tiu ĉi banko malfermis krediton je la sumo de 5,3 miliardoj da dolaroj al pli ol 4 milionoj da malriĉuloj. Ili plejparte estas virinoj kaj nun jam sukcese sin liberigis el malriĉeco.

Muhammad Yunus estas jam 66-jara, li tamen esprimis la deziron plue klopodi por helpi malriĉulojn.