• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-30 16:34:09    
Plenampleksa muzikisto Chen Xu

cri

Post tri-jara praktiko en la rondo de populara muziko en Korea Respubliko, Chen Xu finfine fariĝis plenampleksa muzikisto de muzika stilo Hip-hop.

En 2003, kun atingo, Chen Xu revenis al la patrolando por sin disvolvi. Post nelonge li publikigis sian unuan kantaron. En la kantaro, kolektiĝas pluraj muzikaj faktoroj, kiuj estas popularaj en okcidentaj landoj, kiaj Hip-hop, Urba kaj Simfonia. Ĝuste pro tia karakterizo, la kantaro aspektas ege freŝa kaj plurisma kaj fariĝas simbolo de nova tendenco de tiama ĉina muziko.

Ĝis nun, Chen Xu publikigis tri kantarojn kaj ĉiu povas altiri al si atenton. Li ĉiam persistas en stilo Hip-hop kaj unika muzika karakterizo kaj en liaj muzikaĵoj, disdoniĝas speciala humoro. Chen Xu estas kreiva juna kantisto, cetere li partoprenas en ĉia laboro, kiaj kreo de teksto kaj melodio kaj melodio-aranĝo. Li opinias, ke li povas pli bone manifesti enhavon de iu kanto, kiu estas kreita de li mem. Li diris:

"Miaj muzikaĵoj estas kreitaj laŭ mia propra travivaĵo, cetere maniero, vidangulo kaj alia flanko de la kreado estas malsama ol aliaj muzikaĵoj."

Junuloj ŝatas kanton de Chen Xu, tio kuŝas en publikema muzika enhavo kaj teksto kun humanisma sento kaj ĉio venas el lia amo kaj sperto al vivo. Li per eleganta melodio-aranĝo notas amon kaj sonĝon kaj lia sincereco al muziko profunde kortuŝas siajn amatorojn.

Chen Xu havas unikan opinion pri muziko. Li opinias, ke diversaj epokoj havas sian propran kulturan karakterizon kaj ankaŭ reprezentanton de sia muzika tendenco. Kiel muzikisto, li estus izolita ekster ĉefflua socio, se li ne povus kompreni kulturan ŝanĝon malantaŭ formo de varia populara muziko.

Nun Chen Xu preparas la kvaran kantaron kaj li respondecas la tutan laboron, kiaj kreado de teksto kaj melodio, melodio-aranĝo kaj danco-aranĝo. Kiel juna muzikisto, Chen Xu havas memfidon. Li diris:

"Ŝerce dirite, mi estas plej bona dancisto meze de kantistoj, plej bona martela kantisto meze de dancistoj kaj plej bona muzikisto meze de martelaj kantistoj."

En ordinara vivo, Chen Xu estas serena, entuziasma kaj romantika. Li ŝatas stiri sian aŭton kaj kapti venton, aŭskultante ŝatatan muzikaĵon kaj rigardante varian vidindaĵon ekster fenestro. Li diris, ke tiam ofte aperas inspiro por kreado.