• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-30 18:55:20    
Fundamente maturiĝis skizo de ĉina "Leĝo pri Proprieto"

cri
La 27-an de oktobro, la ĉina leĝdona organo komencis la 6-afojan diskutadon kaj ekzamenon al la skizo de "Leĝo pri Proprieto", kaj nun la skizo de tiu leĝo, pri kiu multe diskutis en la ĉinaj popolaj kaj akademiaj rondoj, jam fundamente maturiĝis. En la fukuso de diskuto, t.e. ĉu la publika posedaĵo kaj la privata posedaĵo estas egalece protektataj, oni faris difinojn konformajn al la ĉinaj ŝtata cirkonstanco kaj realaĵo. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

"Leĝo pri Proprieto" estas civila baza leĝo pri normigo de posedaĵaj rilatoj, ankaŭ grava konsistiga parto de la ĉinaj civilaj kodoj. Antaŭ du jaroj, kiam Ĉinio aprobis la amendan projekton de la konstitucio, oni aldonis la trarompan difinon: "laŭleĝa privata posedaĵo de civitano estas neatencebla", poste la ĉina leĝdona organo – Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso multfoje faris diskutadon kaj ekzamenon al la skizo de "Leĝo pri Proprieto". Dum diskutado kaj ekzamenado, la plej atentata principa problemo estas, kiel oni faru egalecan protektadon al la publikaj posedaĵoj kaj la privataj en Ĉinio, kiu prenas la publikan posedantecon kiel la ĉefan en la ekonomia sistemo? Post grandskala intensa diskutado, la skizo de tiu leĝo difinis "ne ŝanĝi la principon persisti kaj perfektigi fundamentan ekonomian sistemon de la ŝtato", kaj eksplicite decidis, ke la ŝtato efektivigu la socialisman merkatan ekonomion. Pri protektado de posedaĵoj, la skizo difinis: "Proprieto de ŝtato, tiu de kolektivo kaj tiu de individuo estas protektataj de leĝoj, kaj ĉiu unuo aŭ homo estas malpermesata atenci ĝin."

Pri tio, s-ro Hu Kangsheng, oficisto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, esprimis, ke persisto en la socialisma baza ekonomia sistemo estas identa kun la egaleca protektado al publikaj posedaĵoj kaj la privataj. Li diris:

"Egaleco menciita en 'Leĝo pri Proprieto' temas pri tio, ke diversaj merkataj komunumoj ĝuas la saman rajton pri la sama proprieto, kaj kiam ties proprieto estas atencata, la atencanto devas porti la saman devon."

Sekve de drasta plimultiĝo de la sociaj posedaĵoj, leviĝas la kono kaj atento de ĉinaj urbaj loĝantoj pri 'Leĝo de Proprieto'. La leĝo protektas ne nur laŭleĝajn enspezojn, domojn kaj vivbezonaĵojn de individuoj, sed ankaŭ iliajn deponitan monon, investon kaj gajnon, kaj ankoraŭ estas iuj konkretaj difinoj, kiuj helpas ĝuste trakti la inter-najbarajn rilatojn.

En la kamparo, la tero estas plej kompakte rilata al posedaĵoj de kamparanoj. Tamen de la lastaj jaroj, ofte okazas okupado de argoj de kamparanoj kaj aliaj neraciaj fenomenoj, kaŭzante perdon de tero kaj okupo al kamparanoj. Pri tio, 'Leĝo pri Proprieto' eksplicite protektas la rajton de kamparanoj, samtempe la leĝo ne malfermis la spacon de transdono, aĉeto kaj vendo de la kampara tero. S-ro Hu Kangsheng esprimis, ke ankaŭ tion oni difinis por protekti la kamparanojn. Li diris:

"Nuntempe la soci-garantia sistemo en la kamparo ankoraŭ ne ĉiuflanke stariĝis, kaj ne maturiĝis la kondiĉoj por efektivigi lombardon de laŭkontrakta entreprena rajto de la tero kaj transdonon de uza rajto de domo-fundamenta tero."

Fakuloj opinias, ke leĝoj devas konformi al realaĵo de ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio kaj al reformado kaj malfermo. Tio ja estas malfacileco en ellaborado de tiu ĉi leĝo, kaj tio estas kaŭzo, kial ĝi estis 6-foje ekzamenata.