• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-31 15:33:03    
Iom pri Koncerto de Simfonia Pekina Opero en la 9-a Pekina Internacia Muzika Festivalo (foto)

cri

En la muzika festivalo, la plej atentata programo estas opero "Virino Macbeth de la Gubernio Mtsensk" de rusa komponisto Shostakovich. Ĝi priparolas suferplenan vivon de iu saĝa kaj talenta virino en carisma epoko. La opero malofte prezentiĝas en la mondo kaj ĉifoje ĝia prezento en Ĉinio estas malfacile realigebla.

Estas menciinde, ke en la internacia muzika festivalo kolektiĝas majstroj, famaj muzikistoj kaj ensembloj, tamen gastiganto ne prenas la famecon kiel afiŝon, sed laŭ internacia funkcia regulo, strebas al novaj muzikaĵoj, nova muzika tendenco kaj lokeco de muzikistoj kaj stilo kaj diverseco de enhavo kaj formo. Raportisto rimarkis, ke kompare kun antaŭaj muzikaj festivaloj, ĉifoja muzika festivalo pli emfazas "ĉinan koncepton".

Laŭ konigo de oficisto de organiza komitato de la muzika festivalo, por disvastigi ĉinajn muzikaĵojn en pli vasta sfero, ĉifoja muzika festivalo pluapaŝe vastigas formon de prezento de ĉinaj muzikaĵoj, t.e. inviti alilandajn famajn ensemblojn kaj ludistojn al prezento de ĉinaj muzikaĵoj.

"Laŭ konsekvenca koncepto de la muzika festivalo pri disvastigo de la nacia kulturo, en la ĉifoja muzika festivalo, ankaŭ okazis "Neforgesebla Melodio·Ruĝa Klasikaĵo---Koncerto de Simfonia Pekina Opero" sub direktado de fama direktisto Hu Bingxu. En la koncerto, 10 famaj operaj artistoj faris prezenton de klasikaj fragmentoj de kelkaj modernaj operoj. Tiuj klasikaj melodioj akompanis kreskon de homoj kaj meze de spektantoj, multaj povas elparoli tekston. Reaprecante tiun fragmenton, multaj homoj rememoris pasintan okazaĵon.

Povas esti dirite, ke koncerto de simfonia pekina opero estas brila punkto de la muzika festivalo. La tiel nomata simfonia opero aludas tion, ke surbaze de tradicia muzikaĵo de opero, oni aldonas faktoron de simfonio kaj tiel opera muzikaĵo simfoniiĝas.

Tio forte pliigas manifestforton de opero. Fama artisto de pekina opero Deng Min diris, ke la provo ludas pozitivan rolon por elfosi nacian arton kaj kunfandi tradicion kaj modernon. Ŝi diris:

"Laŭ spirito de la nuna epoko, nia provo celas kontentigi aprecan kaj vidaŭdan senton de diversaj spektantoj. Ĉifoje la prezento estas ege bonvenigata."

Pri la provo, spektantoj sentas ĝin tre freŝa. Iu ĉeloka spektanto diris:

"Antaŭe ni ofte aŭskutis kaj aprecis tradician pekinan operon, kiu estas akompanata de tradicia muzikaĵo kaj ĵus pekina opero estas kun simfonia muzikaĵo, estas kaj freŝe kaj interese. Samtempe manifest-forto de scenejo estas pli granda."