• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-01 09:07:54    
Belaj vidindaĵoj en pitoreskejo Mulan

cri
La monto Mulan aspektas impona pro majesteco kaj belas je naturaj pejzaĝoj, ĉie vidiĝas groteskaj rokoj kaj kuriozaj vidindaĵoj. Pro la amo al heroino Mulan, oni ne nur titolis la monton per ŝia nomo, sed ankaŭ dotis belajn legendojn al karakterizaj vidindaĵoj, ekzemple Glavo-prova Ŝtono, Ŝaktabula Ŝtono, Venta Kaverno ktp, kiuj temas pri rakontoj rilate al Mulan. Ĉe iu krutaĵo estas grandega roko kun fendo en la mezo. Oni diras, ke la fendo formiĝis pro tio, ke por provi la akrecon de sia glavo, generalo Mulan siatempe hakis la rokon, kiu tuj fendiĝis, sekve la roko ekhavis la nomon: Glavo-prova Ŝtono; sur iu klifa muro estas kaverno, en kiu staras grandega roko kvadrata kiel ŝaktabulo. Legendo diras, ke sur la roko generalo Mulan siatempe ŝakis kune kun sia instruisto, sekve la roko nomiĝas Ŝaktabula Ŝtono; vidiĝas alia natura rokego, kaj centre de la rokego videblas truo. Legendo diras, ke sin ekzercante per arkpafado, generalo Mulan siatempe perfekte mastris la arton kaj je unu pafo tratruis la rokegon, sekve la rokego nomiĝas Arkpafa Ŝtono. Interesate de tiuj legendoj, multaj turistoj ekskursis tien. S-ro Lu Song el la provinco Guangdong diris:

"En mia infanaĝo mi jam legis rakonton pri Mulan el la lernolibro kaj ek-estimis tiun heroinon. Mi opinias, ke la monto Mulan havas eksterordinarajn imponecon kaj aspekton kun aparta trajto. Abundas groteskaj rokoj kaj antikvaj tomboj sur ĝi."

Nun ni iom babilu pri la ĝardeno Mulan, en kiu kreskas magnolio, kiu aĝas pli ol mil jarojn. La magnolio altas je pli ol dek metroj, kaj abundas je branĉoj kaj folioj. Laŭ legendo, ĝi estis plantita de Mulan propramane. En marto kaj aprilo ĉiujare, fajre ruĝaj floroj pompe brilas sur ĉiuj branĉoj, estigante spektaklan bildon. S-ro Wang Bin, akompananta siajn amikojn en la ekskurso, diris:

"Mi laboras en Wuhan dekkelkajn jarojn kaj ofte vizitas la ĝardenon Mulan. Nun mi akompanas miajn amikojn ekskursi ĉi tien. Mi ĉiam sentas min tre plezure kaj komforte en la ĝardeno."

Ne malproksime de la ĝardeno Mulan troviĝas la Ĉiela Lago Mulan. Fakte la lago situas sur monto, pro tio ĝi portas la nomon. Inter du montpintoj aperis 10-kilometre longa ravino, ĉe unu el ĝiaj finoj troviĝas granda Ĉiela Lago, kaj ĉe la alia fino la malgranda. La travideble klara akvo de la lagoj ravas turistojn. Ĉiĉerono fraŭlino Wu Yunhong konigis:

"La malgranda Ĉiela Lago areas proksimume je 10 hektaroj kaj profundas je 20 ĝis 30 metroj. Ĝia travideble klara akvo respegulas la bluan ĉielon, groteskajn montpintojn kaj verdan arbaron, formante fantazian bildon."

En la ravino videblas ŝaŭmantaj akvofaloj, susurantaj rojoj, mirindaj rokoj kaj kuriozaj ŝtonoj, kaj rigardante tiujn pejzaĝojn, turistoj estas ĉarmitaj de majstraĵoj de la granda naturo.

Elirinte el la ravino de Ĉiela Lago Mulan, oni povas ekskursi ankaŭ al antikvaj popolaj domoj ĉe la golfo Mulan, apreci folklorojn kaj morojn de la hejmloko de la heroino Mulan.