• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-01 09:26:13    
IJK okazos en Vjetnamio

cri


(s-ino Hai Ly kun nepo de Zamenhof)

Karaj amikoj, laŭ informo, antaŭ nelonge, la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis okazigi la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto en la jaro 2007. Ĉi tie ni sincere gratulas vjetnaman esperantistaron! Kion LKK faris kaj faras? Kian subtenon la vjetnama registaro donis al la IJK? Ĉu troviĝas io speciala en la IJK? Nun pli da informoj el la intervjuo de mia kolegino Lina al s-ino Hai Ly, prezidantino de LKK de la 63-a IJK.

Lina: Saluton, s-ino Hai Ly. Unue, mi sincere gratulas, ke IJK 2007 okazos en via lando. Unue, ĉu vi povas simple prezenti vin?

Hai Ly: Saluton, geaŭskultantoj! Koran dankon por via gratulo! Mi nomiĝas Hai Ly, juna esperantistino el Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Mi fakte estas prezidantino de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo kaj de LKK de la 63-a IJK 2007, respondeculo pri Kongresa Programo.

Lina: Kiuj estas anoj de LKK de la IJK 2007 en Vjetnamio? Kaj pri kio ili ĉefe respondecas?

Hai Ly: Konsistas el 9 LKKanoj de la IJK 2007. Ĉiu LKK-ano respondecas pri unu tasko, ekzemple, mi okupas pri programo de tuta kongreso, s-ino Lan pri ĝenerala preparado de IJK, f-ino Thanh pri financo, s-ro Linh pri ret-ejo, aliĝo, informado; s-ro Hoan pri kunsidejo, loĝejo, transportado; f-inoj Hanh kaj Nguyet pri distra kaj vespera programo; f-ino Quynh pri turismo; s-ino Mai pri kongresa libro.

Lina: Ĉu ili estas spertaj je E-kongresoj ?

Hai Ly: Verdire, jes. Preskaŭ ĉiuj en LKK-anoj estas komitatanoj de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizaĵo . Ili jam spertis internaciajn kongresojn: IJK, UK, AK kaj landaj kongresoj: Japana kongreso (JK), Vjetnama kongreso, ktp. Ili estas entuziasmaj, laboremaj kaj lernemaj.

Multaj LKK-anoj helpis organizi la 2a Azian Kongreson de Esperanto en 1999 en Hanojo en la postenoj de helpantoj, ĉiĉeronoj, ktp. Ĝis nun nia amo por tiu agado ankoraŭ estas freŝa.

En 2003, ni sukcese organizis vintran renkontiĝon inter gejunuloj de Koreio, Japanio kaj Vjetnamio en Hanojo. La efektivigo de tiu renkontiĝo estas la nasko de la komuna retgazeto "La Amikeco", kiu kolektas kunlaboron de gejunuloj el Vjetnamio, Koreio, Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Lina: Post ĝia establiĝo, kion LKK jam faris por la kongreso?

Hai Ly: Nuntempe, ni regule havas kunvenojn inter estranoj de VEJO por prepari IJK-n. Dank' al interreto, ni facile kontaktas unu la alian.

Unue, ni jam elektis la Pedagogan Universitaton de Fremdaj Lingvoj kiel la kongresejo por IJK. La universitato situas inter flughaveno kaj urbocentro pro tio, oni povas veturi per buso de la universitato al urbocentro.

Due, LKK-anoj rapide faris tttpaĝon de IJK (http://aktivulo.com/ijk/). Tiu paĝaro estas tre grava por progagandi IJK-on ne nur en Vjetnamio sed ankaŭ en la mondo.

Trie, ni jam elektis emblemon, faris unuan bultenon, afiŝon kaj aliĝilon de IJK 2007. Tiu afero estas tre grava por propagandi IJK-on 2007 en UK (Italio) kaj IJK (Bosnio) 2006. Aliaj gravaj aferoj kiel la programo de la Kongreso kaj ekskursoj estas jam faritaj de komitatanoj de VEJO.

Kvare, ni regule korespondas sur interreto kun reprezentanto de TEJO dum la preparado de IJK.

Lina: Nuntempe kion LKK faras?

Hai Ly: Nuntempe, ni organizis multajn bazajn kaj altajn kursojn de Esperanto por junuloj. Ni planas propagandi IJK-on 2007 sur televido, interreto kaj ĵurnaloj kun la helpo de Vjetnama Unio de Amerikaj Organizoj.

Lina: Ĉu estos sufiĉe da volontuloj al la kongreso?

Hai Ly: Jes. Ni nun havas sufiĉe da volontuloj. Venonte, necesas varbi novajn volontulojn. Pro tio tre frue ni organizos kurson por komencantoj, precipe inter la junaj gestudentoj de universitatoj kiel fremdlingva, internaciaj rilatoj...

Lina: Ĉu oni bezonas alilandajn volontulojn?

Hai Ly: Jes, ni fakte varbas kaj bezonas helpojn de volontuloj el najbaraj landoj kiel Ĉinio, Koreio, Japanio. Krome, mi regule kunlaboras kun LKK-anoj de antaŭaj IJK-oj el Pollando, Sarajevo.

Lina: Ĉu la vjetnama registaro subtenas la kongreson? Kiel?

Hai Ly: La spirito de LKK koincidas kun la linio de la vjetnama ŝtato: diversigi la amikecajn rilatojn, amikiĝi kun ĉiuj landoj, kaj IJK estas bona okazo por konatigi Vjetnamion al la mondo. Pro tio la ŝtato plene subtenas nin.

Lina: Ĉu troviĝas speciala ekskursa programo?

Hai Ly: Ni havas tre interesan ekskurson al Ha-Long-Golfo, tre famkonata monda heredaĵo dum la kongreso. Ni esperas, ke kongresanoj ĝuos neforgeseblan tagon en Ha-Long-Golfo.

Lina: Kia estas specialo de IJK 2007 en Vjetnamio?

Hai Ly: Kiel vi scias, la IJK 2007 estos okazota de 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2007 kun la temo "PACO, KUNLABORO KAJ DISVOLVIĜO".

Ni havas 2 specialojn en tiu IJK:

Unue, ni ŝanĝas la limon de aĝo por partoprenantoj: la dua aĝo-grupo estas inter 20 - 30 jaroj kvankam en ĉiuj antaŭaj IJK-oj, la dua aĝo-grupo ĉiam estis inter 20 - 27 jaroj. Tio ebligos multajn junulojn inter 27 - 30 partopreni.

Due, ni opinias ke ĉinoj povos pagi per mono de Ĉinio (ĉina juano). Ni ankaŭ malferme invitos nejunajn esperantistojn (pli ol 30) partopreni en tiu IJK.

Lina: Koran dankon, s-ino Hai Ly. Kaj plenan sukceson al la kongeso!