• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-01 13:21:57    
Ĉinio plue pliigos importadon el landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri
Komerca saldo inter Ĉinio kaj Usono havas problemon de neidenteco en statistika kriterio

Lastatempe en Pekino, estro de ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Xie Fuzhan esprimis, ke ekzistas relative granda komerca saldo inter Ĉinio kaj Usono, tio havas kialon en la ekonomia flanko, ankaŭ la problemon de neidenteco en statistika kriterio, kaj necesas komuna klopodado de la du flankoj.

Xie Fuzhan esprimis tion en sia intervidiĝo kun delegitoj de usona internacia komerca komitato.

Laŭ informo, pro diferenco en la komerca statistika kriterio inter Ĉinio kaj Usono, la komerca favora saldo de Ĉinio al Usono de 2005, statistikita de la ĉina flanko, estis pli ol 110 miliardoj da usonaj dolaroj, sed la donitaĵo de la usona flanko proksimiĝis al 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Ĉinio kaj Internacia Agentejo de Energio plifortigos kunlaboron en kampo de energio

De la 30-a ĝis la 31-a de oktobro en Pekino, okazis simpozio pri petrola sekureco, kiu estas komune organizata de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato kaj Internacia Agentejo de Energio. La du flankoj faris vastan kaj profundan interfluon kaj diskuton pri situacio de la internacia petrola merkato kaj politiko rilate al petrola konservado.

Ĉeestantoj unuanime opinias, ke por nekonfirmeco de tuttergloba petrola merkato, por eviti danĝeron de petrola provizado, estas ege grave, ke oni pliigu kapablon pri petrola konservado.

Internacia Agentejo de Energio opinias, ke ĉina konstruado de petrolo-konservada sistemo ludas gravan rolon por protekti sekurecon de energio en Ĉinio kaj en la mondo. La ĉina flanko opinias, ke kiel internacia organizo de energio, Internacia Agentejo de Energio faris multe da efikdonaj laboroj en kunaranĝo de politiko pri energio, altigo de rezulto de energio kaj konstruo de petrola konservado. La du flankoj konsentas fari pluapaŝan interfluon pri stato de petrola konservado laŭ donitaĵo kaj analizo el petrola merkato.

Ĉinio plue pliigos importadon el landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj

La 31-an de oktobro en la ĉina sudokcidenta urbo Nanning, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe plivastigos komercan skalon kun Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj pliigos importadon el landoj de la asocio.

En la 3-a pinta konferenco pri komerco kaj investo inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj havas la loĝantaron de 1,8 miliardoj la merkata spaco estas tre vasta, la ekonomia reciproka kompletigeco inter la du flankoj estas forta kaj kunlabora potenciala forto estas granda. En la estonteco, la du flankoj devas krei pli oportunan komercan kondiĉon kaj akceli duflankan komercan disvolvon.