• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-01 13:31:09    
Kreiva ideo kreis riĉaĵon

cri
Nun kreiva ideo jam ekzistas en la vivo kaj laboro de homoj. Kreiva ideo ofte alportas grandan riĉaĵon al homoj kaj la fako de kreiva ideo fariĝas ĉina nova varma industrio.

La korporacio "GOGO time", fondita en 2005 kaj sidanta en la pekina zhongguancun-a scienc-teknika zono, jam estas modelo de pekinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj pri kreiva ideo. Per sendependa kreiva diĝita tekniko, la korporacio kreis legendon sur la kampo de multmedia gazeto kaj en 8 monatoj realigis profiton je 20 milionoj da juanoj. Sinjoro Xiong Lei, vicĝenerala direktoro de la korporacio, konigis, ke la sukceso de la korporacio fontas en kreiva ideo, ĝi estas kombino de multmedia gazeto kaj entreprena propagando. Li diris:

"Ni vidis, ke la merkato de multmedia gazeto posedas grandan potencialan forton, tiel ni pensis pri kombino de multmedia tekniko kaj diĝita tekniko al iu teraso, per la teraso ni povas pli bone montri komercan bezonon de entreprenoj kaj povas liveri al pli multaj entreprenoj servadon de komerca montrado, turisma korporacio Shennongjia, korporacio pri poŝtelefono Bodao, grupo Chuangwei kaj aliaj grandaj korporacioj alprenis nian teknikon."

Multmedia gazeto kolektis movbildon Flash, videofilmon, fonan muzikon, fonan sonon, eĉ specialan efikon 3D kaj aliajn efikojn, la enhavo estas tre viveca. Spektantaro povas legi gazeton sur reto aŭ ne sur reto, kaj povas fari legon per poŝtelefono kaj polma komputilo. Xiong Lei diris, ke per multmedia gazeto kiel la ŝarĝilo, la korporacio "GOGO time" establis terason konforman al entreprena montriĝo kaj liveras al entreprenoj montriĝon de figuro kaj produktoj, kompare kun antaŭa tradicia gazeto, entreprena figuro estas pli viveca.

Por liveri al pli multaj entreprenoj komercan montriĝan servadon, la korporacio "GOGO time" ankaŭ ekspluatis specialajn softvarojn. Per ĉi tiuj sofvaroj, entreprenoj faras ĉiutagan raporton, periodan resumon, programan peton, projektan rekomendon kaj entreprenan konigon. Kreiva ideo de la korporacio kontentigis postulon de multaj entreprenoj, tial turismaj vidindaĵoj Shennongjia, Lijiang, ĉinaj famaj markoj Qingdao-Biero, Hongtashan kaj Aodi fariĝis klientoj de la korporacio "GOGO time".

Kiel liveranto de multmedia diĝita servado, la korporacio "GOGO time" sukcese profitis el sia investo en teknika esploro kaj ekspluato. Vicĝenerala direktoro de la korporacio Xiong Lei diris:

"Sukceso de iu ajn teknika kreo fontas el tio, ke ĝi konformas al merkata bezono, tial mi sentas, ke la plej granda kialo de nia sukceso fontas el tio, ke ni emfazis teknikan kreon kaj samtempe emfazis uzadon de teknika kreo, klienta bezono fariĝis la fonta movforto, kiu akcelas nian teknikan kreon, cetere, ni tre atentas teknikan kreon, tial ni donis multe da personoj kaj mono al ĉi-flanka ekspluatado."

Investo en tekniko senĉese akiris repagon, multmedia diĝita produkto "Shennongjia", kiun la korporacio "GOGO time" faris por la ĉina fama vidindaĵo Shennongjia, estis ekspertizita de koncerna aŭtoritata fako kaj ĝi atingis internacie progresan nivelon. Lastatempe, ŝatata de fama riska investanto, Softbanka Azio, la korporacio "GOGO time" akiris riskan investon de 20 milionoj da usonaj dolaroj.

Pri la estonta disvolvo de la korporacio, Xiong Lei diris, ke la korporacio establos internacian reton de "multmedia Ĉinio", celas, ke ĉiuj provincoj de Ĉinio trovu produktojn de figura montriĝo. Cetere, la korporacio serĉos akcepti iujn internaciajn komercajn montrajn programojn kaj laŭgrade altigos markan figuron de la korporacio kaj kapablon de profita akiro. Xiong Lei esprimis, ke antaŭkalkule, en la kuranta jaro la venda sumo estos 200 milionoj da juanoj kaj en la estontaj 3 jaroj la kreska proporcio ĉiujare atingos 100%.