• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-01 16:31:57    
Oni establis Ruĝan Krucon en ĉina kamparo

cri
En la urbeto Jinshang estas iu knabo nomata Qiu Yuyu. Kiam Yuyu estis 7-jara, en iufoja sankontrolado, oni trovis malsanon de la koro de Yuyu. Pro malriĉeco de familio, lia malsano ankoraŭ ne estis kuracita.

Informite pri tio, Qiu Yushang, Wu Qichang kaj aliaj kunportis nutraĵojn al la hejmo de Qiu Yuyu. Qiu Yuyu senforte kuŝis sur lito, kaj liaj gepatroj gardis ĉe lito plorante. Elirinte el la hejmo de Yuyu, oni esprimis, ke oni devas elpensi rimedon por savi ĉi tiun infanon. Tiuvespere, la organizo Ruĝa Kruco de la urbeto Jinshang okazigis urĝan kunvenon de konsilantaro, pli ol 30 konsilantoj venis el diversaj vilaĝoj. Eksciinte pri sanstato de Qiu Yuyu, oni sinsekve kontribuis monon. Pose ili kolektis monhelpon inter membroj. Post klopodado, ili kolektis monhelpon de 130 mil juanoj de renminbi.

Qiu Yuyu finfine eniris en la Ĝneralan Hospitalon de Armea Regiono de Fuzhou. Post 4 monatoj, Yuyu resaniĝis kaj revenis al lernejo, kaj al instruistoj kaj kunlernantoj.

Nia raportisto venis al la elementa lernejo Qiongshan, kaj vidis, ke Qiu Yuyu gaje amuziĝas kun aliaj lernantoj. Yuyu diris:

"Kiam mi lernis en la 3-a grado, mi eĉ ne povis piediri. Kuracisto diris, ke mi devas iri al granda hospitalo por esti kontrolata."

"Sed necesas granda sumo da mono por esti kontrolata en granda hospitalo?"

"Pli ol 100 mil juanoj."

"Ĉu via familio havas tiom da mono por ke vi estu kuracata en hospitalo?"

"Ne."

"Nun vi revenis kaj lernas kune kun aliaj kunlernantoj, ĉu vi estas tre ĝoja?"

"Jes. Estonte mi kontribuos mian amon al aliaj por helpi tiujn, kiuj bezonas helpon."

Ekde la jaro 2001, la Ruĝa Kruco de la urbeto Jinshang jam kolektis helpmonon de pli ol 400 mil juanoj de renminbi, faris helpadon pli ol 30 fojojn, kaj pli ol 3 mil homoj estis helpataj.

Laŭ disvolviĝo de la afero, nombro de membroj de la organizo Ruĝa Kruco de urbeto Jinshang disvolviĝis de 37 al 212. La membroj ne nur devenas de la 10 vilaĝoj en la urbeto, sed ankaŭ el najbaraj vilaĝoj kaj urbetoj. Inter ili estas kamparanoj, entreprenistoj, eksteraj laborantoj, riĉaj kaj malriĉaj. Sed ili ĉiuj venis por kontribui sian amon. Membro de la Ruĝa Kruco de la urbeto Jinshang, entreprenisto Cai Shengli diris:

"Kapablo de individuoj estas malgranda, tial ni devas kolekti forton de ĉiuj homoj, por fari ion al la socio. Kaj ni devas dependi de kapablo de la Ruĝa Kruco."

Nuntempe, tiu organizo Ruĝa Kruco establita de popolanoj havas ne nur sian konsilantaron, sed ankaŭ rigoran financan kaj funkcian regularon, regule okazigas kongreson de membroj, kaj funkcias laŭ regularo de Ruĝa Kruco. Kun amo kiel ponto, la membroj de la Ruĝa Kruco de la urbeto Jinshang senpente kontribuas sian forton.